Permesilo Krea Komunaĵo

Pri sagoj biciklistoj kaj esperantistoj

2018-12-16

Pasko estas tempo por sagoj. Ĉie en Eŭropo oni aranĝas tiujn ne konkuremajn longdistancajn biciklajn vojiradojn. Temas pri porteama formo de breveto.

Estis en la jaro 1947 kiam unuafoje ekiradis la plej konata el ĉiuj randonistaj sagoj, la Flèche Vélocio.

Atestigilo de breveto

Atestigilo de breveto

Sed... plibone de la komenco komenci.

La 12-an junio 1897, aro de dekdu biciklistoj sub la gvidado de venezia skulptisto Vito Pardo sin proponis traveturi ĉiujn 230 kilometrojn el Romo al Napolo en nur unu tago, de suneliro al sunsubiro.  Naŭ biciklamantoj atingis la celon finigante tiun unuan randonée de la historio. Ili, kaj tiuj kiuj biciklis la saman vojiradon inverse nur kelkaj tagoj poste, estis nomitaj audaci (aŭdacaj) de la tiama gazetaro. Tiel naskiĝis en Italio la gruppi audax. Oni rajtis eniri tiujn grupojn post bicikli memstare 200 kilometrojn de suneliro al sunsubiro.

Vito Pardo (1872-1933)

Vito Pardo (1872-1933)

Dume, en Francio, aro de vélocipédistes gvidataj de Paul de Vivie fondis en 1890 la klubon Touring Club de France. La fondintoj sin sentis seniluziigitaj, ĉar la Union Vélocipédique de France nur zorgis pri konkurema biciklado.

Kovrilo de monata gazeto de Touring Club de France (junio 1891)

Kovrilo de monata gazeto de Touring Club de France (junio 1891)

Paul de Vivie (1853-1930), pli konata per kromnomo Vélocio, estis fondinta La Manufacture Stéphanoise de Cycles «La Gauloise» en lia hejmurbo Saint Étienne. En tiu konstruejo de bicikloj, Vélocio elpensis plurajn teknikajn novigadojn, kiel stirilon «por batali kontraŭ la vento», aŭ du-ĉenan mekanismon, kiu ebligis la uzadon de kvar malsamajn multobligadon.

La du-ĉena biciklo de Vélocio konservita en Musée d'Art et Industrie de Saint-Etienne

La du-ĉena biciklo de Vélocio konservita en Musée d'Art et Industrie de Saint-Etienne

Krom teknikaj elpensaĵoj, Vélocio metis la fundamentojn de bicikloturismo (vorto elpensita de li) kaj diskonigis liajn diagonalojn kaj aliajn vojiradojn el Saint Étienne ĝis la Provenco dum Pasko.

La sep reguloj de Vélocio ankoraŭ validas por travivi breveton.

1. Haltu malofte kaj malmulte por ne perdi la emon.
2. Manĝu malpeze kaj ofte: manĝu antaŭ vi malsatas, trinku antaŭ vi soifas.
3- Neniam atingu ekstreman lacecon, kiu evidentas per manko de apetito kaj dormo.
4- Kovru sin antaŭ ol senti sin malvarma, malkovru sin antaŭ ol senti sin varma kaj ne timu elmeti la haŭton sub la suno, al la aero, al la akvo.
5- Forigu el la dieto, almenaŭ dum la vojo, vinon, viandon kaj tabakon.
6- Neniam elĉerpiĝu viajn fortojn, strebu laŭmezure, precipe dum la unuaj horoj kiam vi estas tentata strebi tro multe ĉar vi sentas plena de forto.
7- Neniam pedalu per nura memestimo.

Afiŝo de la 4-a UK en Dresdeno

Vélocio sur sia du-ĉena biciklo 

En 1947, Audax Club Parisien estigis Flèche-n Vélocio, omaĝe al la veturadoj de Vivie al la Provenco dum la Paskaj tagoj. Temas pri teama biciklado de 3 ĝis 5 maŝinoj (tandemoj kalkulas kiel unu maŝinon), kiuj devas alveni kune al la koncentriĝo post bicikli minimume 360 kilometrojn dum 24 horoj.(1)

Insigno de Flèche Vélocio

Insigno de Flèche Vélocio

Esperantistaj flagoj

Onidire, Vélocio interesiĝis pri la internacia lingvo. Fakte, esperantistaj karavanoj estis iom similaj al nunaj sagoj. En la jaro 1908, Henri de Coppet, fondinto de Touring Club de France kaj poste prezidanto de Audax Club Parisien en 1915-1916, proponis aranĝi biciklan karavanon por ĉeesti la tiujaran universalan kongreson en Dresdeno.

Afiŝo de la 4-a UK en Dresdeno

Afiŝo de la 4-a UK en Dresdeno"

De Coppet estis instruisto kaj tre aktiva esperantisto, kiu iom poste ĉefredaktis informilon La Dek-Sepa. Li proponis ekbicikli el Stutgarto por viziti Nurenbergon, Bayreuth kaj Karlsbad antaŭ ol atingi Dresdenon tra la Saksa Svisujo. La bicikla karavano, kiu daŭrus 6-7 tagojn, po 100 kilometroj ĉiutage, estus interesplena kiel propagandilo por la internacia lingvo.

Gazetkapo de la unua numero de <em>La Dek-Sepa</em> (decembro 1910)

Gazetkapo de la unua numero de La Dek-Sepa (decembro 1910)

Gazetkapo de la unua numero de La Dek-Sepa (decembro 1910)

Pri la bicikloj, De Coppet rekomendis jene

[L]a du multigadoj konsilindaj por fari agrable tiun vojaĝon estas 2 Met. 50 por la malgranda kaj 5 Met. por la granda, ĉar la vojiro enhavas, en kelkaj partoj, iom penigajn deklivojn!
Tiuj, kiuj posedas maŝinojn provizitan nur je unu multigado devos elekti 4 Met. 40 maksimume!

«Bicicleda karavano en Germanujon», 
La Revuo, 1907, aldonaĵoj, p. 76

Esperantistoj jam partoprenis la «Vélocio-tagon». Tiu ĉiujara kunveno de centoj da biciklistoj «memore al la pioniro de Vivie» jam ekzistis pluraj jaroj antaŭ ol la estiĝo de la unua Flèche Vélocio.

<em>Franca Esperantisto</em>, 6-a Jaro, n-ro 44 (marto 1938), p. 42

Franca Esperantisto, 6-a Jaro, n-ro 44 (marto 1938), p. 42

Dum la silvestra nokto de 1979, kadre de la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo, fondiĝis BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia), kiu de 1982 aranĝas biciklajn karavanojn al esperantaj kongresoj kaj eventoj.

BEMI-anoj sur ponto L. L. Zamenhof en Boulazac (Francio); fonto: Vikipedio

BEMI-anoj sur ponto L. L. Zamenhof en Boulazac (Francio); fonto: Vikipedio

En 2017, BEMI-teamo ekbiciklis el Kelmis (en la iama Neŭtrala Moresnet, kie Wilhelm Molly provis krei Amikejon, la unuan Esperantan region) por alveni al Utrecht, celpunkto de la Nederlanda Sago.

BEMI-anoj sur ponto L. L. Zamenhof en Boulazac (Francio); fonto: Vikipedio

Itinero de la BEMI-teamo

Noto

1. La unua sago ekiradis el Notre-Dame (Parizo) kaj tiam nur unu teamo partoprenis. Ĝia celo estis bicikli la plejeble longa distanco dum 24 horoj.

© Javier Guerrero, 2009-2019