Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Lernolibro dufoje internacia

2013-02-15

En la jaro 1907 oni trovas en Lingvo Internacia la unuan mencion al la Delmasa'j Helpaj Bildoj.

<em>Lingvo Internacia</em>, XII-a Jaro, N-ro 1 (157), p. 40

Lingvo Internacia, XII-a Jaro, N-ro 1 (157), p. 40

Tiam eble ne ĉiuj esperantistoj tuj komprenis pri kio temis, ĉar en la Universala Vortaro ne enestis la radikon bild-

En marto samjare (n-ro 3 [159], p. 120-123) la sama Lingvo Internacia publikigis liston de novaj vortoj, kiuj ekaperis en la dua pligrandigita eldono de la Vortaro de Jürgensen.

Inter ili legeblas la vorto bildo.

<em>Lingvo Internacia</em>, XII-a Jaro, N-ro 3 (159), p. 121

Lingvo Internacia, XII-a Jaro, N-ro 3 (159), p. 121

Do, ŝajne la vorto bildo envortariĝis unuafoje en GEV de Jürgensen. Baldaŭ, en 1909, la radiko bild-, kun 805 aliaj, estis oficialigitaj en la 1-a Oficiala Aldono.

bild- image | image, picture | Bild | изображеніе, картина | obraz.

PIE

H. Jürgensen: Wörterbuch Esperanto-Deutsch (fotis Bernardo)

Denove en Lingvo Internacia, ĉi-foje en la julia numero de la sama jaro 1907, P. Corret pridiskutas la enkondukon de pli sintezajn participajn formojn:

Kelkaj esperantistoj opinias, ke estus pli bone diri: «mi amantas, mi amontis, mi amitus» k. t. p. , ol «mi estas amanta, mi estis amonta, mi estus amita», k. t. p., formoj al ni donitaj en la Fundamento, kaj sekve devigaj por ĉiuj.

P. Corret: «Mi amantas», Lingvo Internacia, XII-a Jaro, N-ro 7 (159), p. 318-320

Indas legi la artikolo pro sia ĉefa enhavo, sed ĝi ankaŭ aldonas interesan informon.

Lingvo Internacia, 1907, p. 497

Do, laŭ tiu fidinda fonto estis Théophile Cart, kiu enkondukis la vorton bildo en esperanto. Sed kiam Th. Cart ekuzis la vorton? Ĉu li ankaŭ helpis sin per bildoj por la instruado de Esperanto? La respondo estas jes. Li eldonis Instruado de Esperanto per Bildaro en 1905, t. e., du jarojn antaŭ la esperanta eldono de la libro el Delmas, sed kiam liaj Tableaux auxiliaires... jam furoris kiel metodon por lerni fremdajn lingvojn.

<em>Instruado de Esperanto per Bildaro</em>

Instruado de Esperanto per Bildaro, 2-a eldono (Fotis RH en MES)

PIE

La unua rakonto kaj la folio de kolorigitaj bildoj

La verko konsulteblas en la Aŭstra Biblioteko aŭ en MES kaj Lingvo Internacia laŭdis ĝin jene: «Jen estas lernolibro dufoje internacia, ĉar ĝi unue estas redaktita tute en Esperanto, kaj due ĉar ĝi uzas por instrui nian lingvon trikolore pentritajn desegnaĵojn, kiuj prezentas plej diversan metiistojn kaj objektojn».

<em>Lingvo Internacia</em>, X-a Jaro, N-ro 21 (129) , 1-11-1905, p. 497

Lingvo Internacia, X-a Jaro, N-ro 21 (129) (1905-11-01), p. 497

La libro estis «kolekto da 20 rakontetoj, facilaj por komencantoj, kiuj klarigas amuzige kaj sprite folion da kolorigitaj bildoj aldonatan al la libreto».(1)

Th. Cart

Bildo el Vikipedio

Théophile Cart (1855-1931) esperantistiĝis en 1894. Li estris la Presan Esperanto-Societo –kiu eldonis Lingvo Internacia, la plej grava tiama esperanta revuo– kaj multe agadis por la disvastigo de la Zamenhofa lingvo pere de la Société pour la propagation de l'Espéranto. En 1905, dum la unua Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer, Zamenhof proponis la kreadon de Lingva Komitato. Cart anis en Lingva Komitato ekde ĝia komenco kaj ĉiam elstaris kiel defendanto de la Fundamento.

Cart ankaŭ kunverkis kun Maurice Pagnier L'Espéranto en dix leçons [Esperanto en dek lecionoj] unu el la plej konataj komenctempaj lernolibroj, plurfoje reeldonita kaj tradukita.

Rusa eldono de <em>Esperanto en dek lecionoj</em>

Rusa eldono de Esperanto en dek lecionoj



Notoj:

(1) Germana Esperantisto, 3-a jaro, n-ro 1 (januaro 1906), p. 11.

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020