La nova Bildvortaro en Esperanto
La nova Bildvortaro en Esperanto el Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath aperis en julio 2012 eldonita de Flandra Esperanto Ligo. La 800-paĝa libro, kiu tuj furoris, estas esperantigo de fama bildvortaro de germana eldonejo Duden.
En 1880, Konrad Duden (1829-1911) verkis ortografian vortaron de sia denaska lingvo. Ĝi iĝis la normo por la germana ortografio en Prusujo kaj baldaŭ aperis aliaj vortaroj sub la nomo Duden: tiuj pri gramatiko, pri stilo, pri fremdaj vortoj, pri etimologio, pri parolturnoj kaj «das Bildwörterbuch» (la bildvortaro). La unua bildvortaro aperis en 1935 kaj en la sekvaj jaroj la verko eldoniĝis en la angla (1937), la franca (1937), la itala (1939) kaj la hispana (1940).
En 1988, Rüdiger Eichholz (1922-2000) esperantigis la Duden-vortaron (laŭ la 2-a germana eldono de 1958). Eichholz, kiu naskiĝis en Stralsund, enmigris en Kanadon kaj tie vigligis la Esperanto-movadon. Flanke al siaj traduk- kaj eldon-agadoj per sia Esperanto Press, li gvidis la sekcion pri teknikaj kaj fakaj vortaroj en la Akademio de Esperanto. El lia laboro naskiĝis unue la Slipara vortaro kaj poste la 3-voluma Pekoteko, t. e., la Perkomputora Termino-kolekto, kiun li verkis kun la kunlaborado de Bernhard Pabst kaj Edward Spitaels.
«Pretigita tablo» en la EB de Eichholz
La nuna esperanta eldono de Desmet' kaj Horvath baziĝas sur la 6-a germana eldono kaj estas la unua traduko de tiu ĉi lasta versio. Kiel oni atentigas en la Enkonduko, la nova Bildvortaro komplementas (kaj ne anstataŭas) tiun de Eichholz.
Gravan averton ni devas aldoni. Ne forĵetu la antaŭan eldono, ĉar unu komplementas la alian (malpli ol kvarono el la terminoj estas komuna!). [...] Se la nova eldono alportas multajn novajn vortojn... ĝi ankaŭ «perdis» multajn el la antaŭa eldono. Ekzemple: en la antaŭa eldono tabulo 100, «ŝuoj», montras kaj nomas 48 erojn, la nova eldono, en tabulo 58 montras 57, sed nur 8 estas samaj.
«Pretigita tablo» en la EB de Desmet' kaj Horvath
Tamen, antaŭ ol la publikigo de la vortaro de Eichholz, eĉ antaŭ ol la naskiĝo de la unua germana bildvortaro Duden, aperis alia bildvortaro en Esperanto. Dana instruistino Thora Goldschmidt jam de la jaro 1890 ekpublikigis perbildajn terminarojn por studi fremdajn lingvojn en Kopenhago kaj baldaŭ ili ekaperis en eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn (Leipzig). En la 1920-a jaroj, la verko de Goldschmidt reeldoniĝis plurfoje en la germana, la franca, la angla, la itala, la hispana kaj la pola.
En 1919 la eldonejo de Leipzig presis la unuan eldonon de Esperanto por [per] instruaj bildoj, tradukita de D-ro Johannes Dietterle. Du jaroj poste enmondiĝis la dua korektita eldono.
Kovrilo de la 2-a eldono (1921)
La celo de la lernolibro, kiel klarigas la aŭtorino en la antaŭparolo, estas roli kiel paroliga ilo por la lernantoj, kiuj devas uzi nur la lingvo Esperanto.
La libro volas liveri la materialon por la Esperanta konversacio inter la instruisto kaj la lernanto, aŭ inter du aŭ tri lernantoj. Mi ne intencas, ke oni uzu la tekston de ĉiu bildo laŭvorte. [...] Oni demandu kaj respondu nepre nur parolante Esperanton! Ĉiam –aŭ demandante aŭ priparolante la taskon aŭ farante skribajn ekzercojn– oni interrilatigu la pritraktatan temon kun propraj cirkonstancoj kaj observoj.
La 36 bildoj okupas la maldekstraj paĝoj kaj en la dekstraj aperas dialogoj kaj demandoj pri la traktataj temoj. Gramatikaj klarigoj kaj ekzercoj el la Fundamento kaj letero de Zamenhof al Borovko kompletigas unu el la plej belan lernolibron de Esperanto.
«La manĝoĉambro» laŭ Thora Goldschmidt kaj John Dietterle
La ilustritaj lernolibroj de Goldschmidt por la instruado de fremdaj lingvoj ĝuis grandan sukceson, sed kompreneble finfine ili estis forgesitaj. Tamen, post multaj jaroj, kelkaj bildvortaroj de Goldschmidt reeldoniĝis en 2011-2012.
Kovriloj de la novaj eldonoj hispana kaj germana
En la jaro 1903 aperis en Bordozo (Bourdeaux) la verko Tableaux Auxiliaires Delmas pour l'Enseignement pratique des Langues vivantes par l'image.
La du grandaj horizontalformataj volumoj (35x24 cm) konsistis el 16 bildoj (6 en la unua kajero kaj 10 en la dua) desegnitaj de Emile Poissonier. La iniciatinto de la ideo estis la Association bordelaise pour la propagation des langues etrangères (Bordoza Asocio por la Disvastigo de Fremdaj Lingvoj) kaj la verko («laŭ la programoj de majo 1902») unue eldoniĝis en 6 lingvoj: germana, angla, hispana, franca, itala kaj rusa.
La bildo «Domo» en la angla eldono
Ankaŭ en la jaro 1903, Ernest Rochelle aperigis Livret explicatif des Tableaux auxiliaires Delmas pour l'enseignement pratique des langues vivantes par la méthode directe et par l'image (Bordozo: G. Delmas, 1903, in-16, 90 p.). Tiu ĉi libro reeldoniĝis pli ol 50 fojoj (la 54-a eldono estas el 1953).
Baldaŭ aldoniĝis du lingvoj: la flandra kaj Esperanto (eble ĉar Delmas aŭ lia filo estis esperantisto). Estis Louis de Beaufront, kiu esperantigis la Delmasan verkon (en du kajeroj) ĉirkaŭ 1907.
Kovrilo kaj du paĝoj de la esperanta eldono (Fotis Edmund Grimley Evans)
La komplementa libro ankaŭ aperis en Esperanto, tradukita de L. de Beaufront, sub la titolo Klariga libreto de l' «Delmas'aj helpaj bildoj» por la praktika instruado de l' modernaj lingvoj per la senpera metodo kaj bildaro (Bordozo: Delmas, s.d., 108 p.).
Kovrilo de Klariga Libreto (Fotis CIC)
Bildo n-ro 4: Aĝo matura kaj maljuneco
En 1979, Tony Watts esperantigis la Oxford English Picture Dictionary. La libro (Praktika Bildvortaro de Esperanto) enhavas ĉ. 1500 kapvortojn kaj ĉ. 600 ilustraĵojn ene de 96 paĝoj.
Bildoj el la blogo de Bernardo
Tiu kiu eble estas la unua Originala Bildvortaro en Esperanto nomiĝas ĝuste tiel kaj ĝin pretigis la brazilano Sylla Chaves (1929-2009) kaj eldonis Esperanto-Asocio de São Paulo en 1991. Preskaŭ 3.000 bildigitaj vortoj enestas la bildvortaro.
Originala Esperanta Bildvortaro.jpg
En 2004, Edmund Grimley Evans publikigis Mil unuaj vortoj en Esperanto kun ilustraĵoj de Stephen Cartwright.
Iuj libroj oni povas taksi kiel fakajn bildvortarojn, ekzemple la verko Pictorial animal book,eldonita de la angla ĵurnalo Daily Mail (vd. angla originala, Waterlow & Sons, 1961). La libron esperantigis samjare William Alfred Gething sub la titolo Bild-libro pri bestoj.
El la libro-sranko de Bernardo (fotis KP)
Tamen ne nur la vortostokon oni povas lerni per bildoj, sed ankaŭ gramatikaĵojn. Ĉi-rilate elstaras la mirinda verko de doktoro Benson. William Sol Benson (1877-1945), naskiĝis en Kievo kaj enmigris en Usonon en 1899. Li fariĝis kuracisto en Newark kaj tie verkis sian imponan Universala Esperanto Metodo (1932).
Universala Esperanto Metodo de Doktoro Benson
La libro ampleksas 559 paĝoj kaj enhavas kvar partojn:
1-a parto: Lernigilo
2-a parto: Krestomatio
3-a parto: Universala Esperanto Vortaro
4-a parto: Listo da samspecaj vortoj
La lernigilo klarigas, preskaŭ nur per bildoj, la tutan gramatikon de Esperanto: verban konjugacion, prepoziciojn, prefiksojn kaj sufiksojn...
Sufiksoj kaj prefiksoj -il-, -in-, -aĵ- kaj mal-
La krestomatio estas sufiĉe ampleksa kaj prezentas esperantajn tradukojn el pluraj lingvoj kaj originalajn rakontojn (inter la verkistoj: Tolstoj, fratoj Grimm, Lessing, Turgenev, Rusiñol aŭ Eça de Queiroz; inter la tradukistoj: Nylén, Halperin, Sirjaev aŭ Jurysta; inter la verkistoj de originalaĵoj: Baghy, Langlet, Teo Melas (T. Schwartz) aŭ la propra Benson. La ekzemploj estas elprenitaj el gazetoj kiel Literatura Mondo, Heroldo de Esperanto aŭ Lingvo Internacia aŭ el libroj kiel la Kataluna Antologio. Belaj desegnaĵoj akompanas ĉiujn tekstojn.
La fino de I. Perec: Sep bonaj jaroj, tradukita el la jida de J. Jurysta kaj la komenco de La hebreino
La tria parto estas universala bildvortaro en 41 lingvoj! La vortoj ne estas ordigitaj laŭ temoj kiel en bildvortaro, sed pri kutima alfabet-ordo. Ĉiu vorto havas sian bildon kaj esperantan difinon. Por iuj vortoj, Benson aldonas la tradukon (ne ĉiam korekta, ve) en 40 aliaj lingvoj (vidu la liston sub ŝlosilo en la malsupra bildo). La vortaro ampleksas iom pli ol 300 paĝojn.
La unua paĝo de la Bensona Universala Vortaro
La kvara parto estas ankaŭ tre interesa. Benson kunigas «samspecajn vortojn». Ekzemple sub ‘tempo’ oni legas ‘aŭtuno’, ‘epoko’, ‘horloĝo’, ‘vespero’ aŭ ‘morgaŭ’ inter pluraj aliaj vortoj.
La unua paĝo de la kvara parto
Tre detala indekso metas finon al libro, kiu pro ĝia utileco, pionireco kaj beleco oni devas taksi kiel gravegan historian lernolibron.
Bernardo: «Amuza, bizara, giganta: la lernolibro de Benson de 1932»