Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


La voĉo de Zamenhof

2020-12-22

L. L. Zamenhof

L. L. Zamenhof

La ĉi supra estas eble la plej reproduktita foto de Zamenhof. Ĝi videblas sur kovriloj de libroj kaj ĝi estas kutima ilustraĵo de artikoloj pri Esperanto, eble ĉar ĝi ankaŭ aperas sur plurlingvaj vikipediaj artikoloj pri Zamenhof kaj estas favorata de la ĉiopova Guglo-serĉilo. Kompreneble, ĉar Zamenhof mortis en la jaro 93 a. I. (antaŭ Instagramo), ne estas amasego de fotoj liaj. Tamen, oni fotis Zamenhofon plurfoje dum kongresoj kaj E-renkontiĝoj. Aliflanke, oni konservas malmultajn fotojn de la juna Zamenhof.

Adolf Holzhaus kolektis ĉirkaŭ mil fotojn de la elpensinto de la internacia lingvo. En 1974, Fondumo-Esperanto-Säätio eldonis dikan volumon Granda galerio Zamenhofa kun pluraj el tiuj fotoj kaj dokumentoj rilate al la vivo de Zamenhof: de lia naskiĝatesto en 1859 ĝis fotoj de lia entombigo en 1917.

Granda Galerio Zamenhofa

Adolf Holzhaus: Granda Galerio Zamenhofa

Tamen, konserviĝas nur du mallongaj filmeroj de Zamenhof. Ambaŭ eroj estis filmitaj dum saluto en la 5a UK en Barcelono.



Sonregistrado de la voĉo de Zamenhof

Ankaŭ en la reto facile troveblas sonregistraĵo de Zamenhof legante elrusigon de la antaŭparolo al la Unua Libro. Ĉu vere temas pri la voĉo de Zamenhof? Kiam kaj kie ĝi estis registrita?

Iom pli malfacile estas trovi alian sonregistraĵon.(1) Miaopinie, ne temas pri la sama voĉo.

Do kiu estas la deveno de tiuj sondosieroj cititaj kaj recititaj tra la reto kun amaso da ligiloj kiuj ne plu funkcias. Ĉu ekzistas aliaj sondosieroj? En 1930, do, pli ol du dekjaroj post la barcelona kongreso, ekestis projekto konservi la voĉon de Zamenhof sur gramofon-diskoj. Kataluna esperantisto Alfons Sabadell konservis la «cilindron kiel relikvon altvaloran». Temas pri la nomataj Edison-cilindroj.

Edison-cilindro

Fonto de la bildo

Kataluna Esperantisto daŭre raportis pri la klopodoj por konservi la voĉon de Zamenhof registrita en 1909 sur Edison-cilindroj. Unue la Internacia Centra Komitato (ICK) atingis la permeson de A. Sabadell kaj delegis en Gili Norta la esploradon de teknikaj eblecoj.

KONSERVADO DE LA VOĈO DE NIA MAJSTRO SUR GRAMOFON-DISKOJ
La direktoro de ICK en Ĝenevo ĵus informis nin laŭjene:
“La ICK sukcese intervenis ĉe s-ro Sabadell, LK, en Barcelono pri reproduktado de la sola fonograf-cilindro, per kiu la voĉo de nia Majstro, D-ro Zamenhof, estas konservita. Ĝi delegis s-ron Gili Norta, eksprezidanto de la Kataluna Federacio, por traktado kaj esploro de la eblecoj. S-ro Sabadell, konservante rajte la cilindron kiel relikvon altvaloran, fine esprimis sian principan konsenton pri la reproduktado.
Montriĝas multaj teknikaj malfacilaĵoj, sed oni esperas ĉiujn venki. La Kataluna Esperanto-Federacio mem prenos sur sin la organizadon de la afero kaj tiucele ricevis la rajton de s-ro Sabadell.
Nuntempe, ne povas esti dirate pli. La ICK petas ĉiujn interesitojn kaj intervenintojn ne plu adresi petojn al s-ro Sabadell, kiu dum la lastaj jaroj havis multajn ĝenojn kaj malagrablaĵojn pro afero en kiu li laŭjure rajtas decidi sola.
La ICK ankoraŭ informos pri la progreso de la teknika esplorado.”
La esperantistoj certe ĝojos pri la saĝa cedo de s-ro Sabadell kaj la morala sukceso de ICK en tiu ĉi afero, kiu havas altan signifon por nia movado.

KE, n-ro 173 (septembro-oktobro 1930), p. 65-66

Dua artikolo en KE, subskribita de Gili Norta, informis pri kvalitproblemojn kaj ankaŭ klarigas la enhavon de la disko: «La nova disko enhavas, krom kelkaj enkondukaj vortoj de KEF, deklamon de “La Espero” kaj “Dankparoladeto” farita de D-ro Zamenhof ĉe S-ro Sabadell, la posedanto de la cilindroj. La unua parto de la disko sonas malbone. La alia parto, tiu kiu reproduktas la paroladeton, estas pli klara, pli laŭta, pli forta, preskaŭ perfekta.»

KONSERVADO DE LA VOCO DE NIA MAJSTRO SUR GRAMOFONDISKOJ
Kiel anoncite, Kataluna Esperantista Federacio, laŭ instigoj de Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado, prenis sur sin la taskon reprodukti la voĉon de D-ro Zamenhof el la malnovaj vaksaj cilindroj impresitaj en 1909 okaze de la vizito de la Majstro dum la tagoj de la Va Kongreso.
La tasko estas jam farita. La konata firmo “Odeon” reproduktis sur gramofondiskojn la malperfektajn sonojn de tiuj eluzitaj cilindroj.
Certe la sukceso de la reproduktado ne estas tia, kia ni estus dezirintaj. La cilindroj estas sufiĉe malbone impresitaj — ni pensu ke tiam la tekniko de la fonografo estis en siaj unuaj paŝoj; aliflanke D-ro Zamenhof parolis tre mallaŭte kaj lia voĉo restis tre malforte impresita; krome la sulkoj de la cilindroj estas jam tre multe eluzitaj kaj en kelkaj lokoj oni preskaŭ ne aŭdas la sonon; ankaŭ la fonograf-aparato por aŭdigi la cilindrojn estas tre maloportuna kaj nur per tiu aparato estas ebla la reproduktado.
Por fari la nunan matricon de la gramofondisko, estis necese lokigi la aparaton Pathé antaŭ mikrofonon, kaj per laŭtigilo, plilaŭtigi la voĉon elirintan el la preskaŭ praava aparato. Certe oni sukcesis laŭtigi la voĉon ĝis grado ne imagebla, sed ankaŭ oni laŭtigis ĉiujn bruojn kiuj sur la reproduktata disko zumas: la diafragmo kun ĝia zafira pinto rulante sur la cilindroj sonas tre forte, ankaŭ ĉiuj etaj bruoj de la fonograf-aparato kaj ĝia funkcianta kordo treege enuigas dum la aŭdado de la nova disko. Sed... ni nur posedas tiajn malbonajn elementojn kaj bedaŭrinde ni ne povas ilin plibonigi.
| Malgraŭ ĉio la elparolado de la Majstro estas sufiĉe klara kaj se oni atente aŭskultas proksime de la aparato, certe oni povas ĉion interpreti.
La nova disko enhavas, krom kelkaj enkondukaj vortoj de KEF, deklamon de “La Espero” kaj “Dankparoladeto” farita de D-ro Zamenhof ĉe S-ro Sabadell, la posedanto de la cilindroj. La unua parto de la disko sonas malbone. La alia parto, tiu kiu reproduktas la paroladeton, estas pli klara, pli laŭta, pli forta, preskaŭ perfekta.
La “Eldona Fako de KEF” zorgos pri la vendado de la nova disko. Oni nun studas la prezon, sendelspezojn, k. t. p. Ni esperas baldaŭ konigi tiujn detalojn pere de “Kataluna Esperantisto” kaj de ĉiuj esperantistaj gazetoj.
Interesatoj bonvolu sin turni al la “Eldona Fako de Kataluna Esperantista Federacio”, Duran i Bas, 8, Barcelona, por eventualaj mendoj.
JOAN GILI NORTA

KE, n-ro 174 (novembro-decembro 1930), p. 35-36

La Eldona Fako de Kataluna Esperantista Federacio finfine decidis eldoni 50 diskojn, nur por kovri la elspezojn kun la firmo Odeon. La prezo estis fikzita je 10 pesetoj kaj KEF pretis sendi la diskojn al aliaj landoj.

GRAMOFONDISKOJ KUN LA VOCO DE D-RO ZAMENHOF.
Ĉar la rezultato ne konformiĝas al niaj esperoj kaj la teknikaj malfacilaĵoj estis tiel nevenkeblaj por atingi bonan reproduktadon de la malnovaj kaj eluzitaj vaksaj cilindroj, la Eldona Fako de “Kataluna Esperantista Federacio”, kiu zorgis, kun la helpo de kelkaj katalunaj samideanoj, pri la reproduktado de la kara voĉo de nia Majstro, post interkonsento kun “Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado”, kiu iniciatis la ideon, decidis eldoni nur 50 diskojn.
Tiu ĉi malgranda kvanto devos kovri ĉiujn elspezojn: luo de la fonografa aparato, matrico de la elektraj diskoj, k. t. p., kaj pro tio la prezo devos esti iom alta kompare al tiu, kiun oni intencis fiksi se la provo estus sukcesinta kaj ni estus povintaj mendi pli grandan kvanton, de la ODEON-fabriko. Ni do fiksis la prezon kaj liveros ĉiun diskon po DEK pesetoj.
Plie oni devos aldoni la pakaĵ-kaj sendelspezojn, kiuj valoros proksimume aliajn D E K pesetojn. Tiu ĉi elspezo restos la sama se oni mendas unu diskon aŭ dek, ĉar la poŝta afranko kaj la ligna skatolo same kostas al ni.
Ni rekomendas al ĉiuj interesatoj, ke, se eble, ili centrigu la mendojn de unu sama lando, kaj tiamaniere ni povos ekspedi pakaĵon enhavantan 10 diskojn kaj ne unu solan, kaj tiel ili rezultos relative malkaraj.
Interesatoj bonvolu sin turni al KATALUNA ESPERANTISTA FEDERACIO, strato Duran i Bas, 8, BARCELONA, kaj bonvolu sendi kun la mendo la koncernan monsumon. Ni denove atentigas la tutmondan esperantistaron pri tio ke la reproduktado certe ne estas ideala, sed tamen ĝi estas la sola ŝanco posedi la voĉon kaj aŭdi la elparoladon de nia kara Majstro. Ĝi estas, malgraŭ ĉio, vera relikvo por ĉiuj.
Anoncu tuj vian deziron aĉeti la diskon. Ni ne povas garantii ke poste ĉiuj povos ricevi ĝin. La fabriko devigas nin ĉiufoje mendi almenaŭ 50 ekzemplerojn. Kiel ni diras, ni nur mnendis tiun malgrandan provizon.

KE, n-ro 175 (januaro-februaro 1931), p. 59

Finfine, en la numero de marto-aprilo 1931, Kataluna Esperantisto represigis artikolon de Jacint Bremon, jam publikigita en Heroldo de Esperanto. La artikolo emociige rakontas la kopion de la voĉon de Zamenhof el la cilindroj al la gramofon-disko.

AŬSKULTU LA VOĈON DE D-RO ZAMENHOF!
Barcelono. En la granda koncertsalono de la mondkonata firmo Odeon. Personoj: Tri pioniroj de la Esp-movado Kataluna. Krome: Barono Engelbrechten, afergvidanto de la firmo, kaj inĝeniero.
Kvazaŭ oni ĉeestus komploton, en la salonon eniras la tri pioniroj. Surtutoj estas levitaj ĝis la kolo, kaj en la manoj ĉiu tenas pakaĵon: skatolon el ligno havantan en sia interno la plej primitivan instrumenton por reprodukti la homan voĉon. Ĝi estas la unua fonografo inventita de Edison. Ĝin portas s-ro Torres Carreres kun tia zorgo kaj atento, ke oni povus pensi ke ĝi estas pura juvelo, S-ro Gili, prezidanto de Kataluna Federacio, tenas fiere la metalan trumpeton, kiu ebligas aŭdi forte la sonojn elirantajn el la cilindroj, kaj en la du manoj de s-ro Bremon estas la vaksa cilindro, en kiu estas gravurita la voĉo de nia majstro, revivigita relikvo de lia estado en mia urbo.
S-ro Engelbrechten parolas: „Ni faru antaŭe unu provon. Poste ni aŭdos ĝin senpere tian, kia ĝi estas, kaj se ĝi estas taŭga, ni faros la definitivan.“
Oni uzas unue cilindron alian, ne de l' Majstro. Ĝi estas sufiĉe komprenebla. Kaj cetere, ĉiu samideano ja scias, ke la voĉo de Zamenhof estas konservata en antikva primitiva fonografo, kaj ke la transportado al nuntempa gramofondisko estas neebla sen kunesto de bruo.
Do antaŭen! S-ro Torres zorgas pri la bona funkciado de l' aparato, s-ro Gili ankaŭ atentas la bonan ruliĝadon de l' instrumento, kaj s-ro Bremón preparas sin por diri kelkajn vortojn, priskribantajn la parolon de l' Majstro al la cilindroj en la hejmo de s-ro Sabadell, nun loĝanta en Italujo.
Silento, Nenia bruo antaŭ la mikrofono. Oni atendas la eklumiĝon de elektra lampeto, signo konvencia montranta la ekfunkciadon de l' aparato, kiam... ning, nang,.. ning, nang,.. sonorilo de najbara preĝejo eksonas kaj malpermesas al ni agi. Oni atendas. Fine ĝi ĉesas.
Denova preparo. Atento. Eklumiĝas la lampeto, kaj post tre malmultaj vortoj de s-ro Bremon aŭdebliĝas, kvazaŭ eliranta el transtombo, la mallaŭta voĉo de la Majstro. „En la mondon venis nova sento! Tra la mondo iras forta voko...“ Emocio esprimiĝas sur ĉiu vizaĝo. Jen la Majstro predikanta persone sian evangelion. Jen la kara voĉo, ĉu laŭtiganta kiel en la verso „ne al glavo sangon solfanta“, ĉu konfuziĝanta kun la aparata bruo, — Jen Zamenhof ankoraŭ en prozo. Saluto kiun li faras al la grupo en Barcelono, al kiu li dankas pro la entuziasmo alportita al la 5-a Universala Kongreso...
Ĉesas la ruliĝado post la vortoj „Lazaro Ludoviko Zamenhof“, kiuj finas la cilindron kvazaŭ subskribo.
Fine la voĉo estas konservita! Jam ne plu la esperantistaro devos timi pri perdo aŭ malapero de la voĉo de l' Majstro. Por ĉiam estas gravurita la modelo de la Esperanta prononcado.
Esperantistoj, aŭdu Zamenhofon!
D-ro J. B. M. (El “Heroldo de Esperanto”)

KE, n-ro 176 (marto-aprilo 1931), p. 65-66

La 50 ekzempleroj de la disko, «la nura en la mondo kiu konservas la voĉon de la aŭtoro de Esperanto» baldaŭ elĉerpiĝis. Ĉu iu persono aŭ biblioteko konservas unu el ĝi?

PIE

KE, n-ro 220-221 (novembro-decembro 1934), kromkovrilo



(1) Ralph Dumain, kiu kompiligis grandan ligilaron pri Zamenhof kaj Zamenhofologio, helpis al mi trovi tiun sondosieron.

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020