Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Esperanto, lingvo liberecana (1907)

2019-11-11

En castellano

Somere 1907, du jarojn post la unua internacia kongreso en Boulogne-sur-Mer, esperantismo travivis epokon de granda disvastigo inter anoj de tre diversaj sociaj tavoloj kaj politikaj emoj. Ankaŭ la laborista movado baldaŭ vidis la utilecon de la internacia lingvo por defendi siajn interesojn. Estis la franca anarkiisto Paul Berthelot kiu starigis gazeton Esperanto en 1905. Iom poste, dum kunsido okazinta dum la 2-a UK (Ĝenevo, 1906) nomata «ruĝula kongreseto», oni decidis redakti novan monatan Internacia-n Socia-n Revuo-n.

Poŝtkarto eldonita en 1907 de la grupo Paco-Libereco

Poŝtkarto eldonita en 1907 de la grupo Paco-Libereco

La unua numero de la periodaĵo aperis en januaro 1907 sub la devizo «Monata esperanta gazeto internacia redaktata pri ĉio, kio interesas la homaran vivadon». Ĝi estis unue organo de Paco kaj Libereco, kiu dum la jaroj evoluis al Liberiga Stelo kaj, finfine, al Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). La gazeto atingis 600 abonantojn el preskaŭ dudek landoj kaj dumvivis ĝis decembro 1914, do, post la eksplodo de la unua mondmilito.

Inter la kontribuantoj al Internacia Socia Revuo estis la belga anarkiisto kaj kontraŭmilitaristo Émile Chapelier (1870-1933). Chapelier estis la iniciatinto de liberecanan kolonion en Stockel, proksime al Bruselo. Ĵus en tiu bieno okazis kunveno en 1906 en kiu oni decidis okazigi grandan anarkiisman kongreson en Amsterdamo la sekvan jaron.

Poŝtkarto de kolonio L'Expérience

Poŝtkarto de kolonio L'Expérience

La kongreso estis la unua plene anarkiisma, tridek kvin jarojn post la forpelo de Bakunin kaj liaj subtenantoj el la 5a Kongreso de la Unua Internacio, okazinta en Hago en 1872.

En la deksep sesioj de la Amsterdama kongreso, oni diskutis plurajn aferojn pri la organizado de anarkiismo (same kiel pri la rilatoj inter anarkiismo kaj sindikatismo) kaj kreiĝis nova Internacio.

Memorandoj de la Internacia Kongreso Anarkiistoj en Amsterdamo, 1907

Memorandoj de la Internacia Kongreso Anarkiistoj en Amsterdamo, 1907

Kiel lasta ero de la kongreso oni devis pridiskuti la proponon de Chapelier, subskribitan ankaŭ de Malatesta kaj Rogdaev.

Jen la propono:

La Internacia Kongreso Komunista-Anarkiista en Amsterdamo, konsiderante:
1. ke la multnombro de lingvoj starigas intelektajn kaj moralajn limojn, kaj tial metas obstaklojn por la disvastigo de revoluciaj ideoj;
2. ke dum la debatoj oni trovis, ke la fatalaj malfacilaĵoj kaj malĝustaĵoj de tradukado kaŭzis la perdon de almenaŭ tri kvaronojn de nia tempo;
3. ke la uzo de komuna lingvo faciligus la interŝanĝon de komunikadoj ene de la Liberecana Internacio;
4. ke neniu vivanta lingvo plenumas la necesajn kondiĉojn de neŭtraleco, facileco kaj fleksebleco;
5. ke el ĉiuj artefaritaj lingvoj, Esperanto estas la sola uzata serioze kaj ŝajne alvokita al sukceso;
esprimas sian deziron ĉiuj anarkiistoj aŭ almenaŭ ĉiuj aktivuloj studu Esperanton kaj baldaŭ niaj internaciaj kongresoj okazu en la internacia lingvo.

Congrès Anarchiste tenu à Amsterdam, Aoŭt 1907, p. 109

Tamen, Amédée Dunois, kun la subteno de Henri Fuss, kontraŭis ĉi tiun rezolucion. «Ni ne estas kapablaj, nek unu nek la alia, juĝi la valoron de Esperanto. Ni ne estas lingvistoj». Dunois proponis, ke la Kongreso nur rekomendis al ĉiuj kamaradoj la studadon kaj praktikadon de almenaŭ unu vivanta lingvo. Chapelier provis prezenti raporton, en kiu li kolektis ĉiujn argumentojn favorajn al Esperanto, sed Errico Malatesta defendis, ke oni ne povas peti al la kongresanaro voĉdoni pri mocio ne diskutita antaŭe kaj pri kiu ne ĉiuj konsentis. Tuj poste, Malatesta voĉdonigis jenan proponon:

La Kongreso, malgraŭ agnosko de la utileco de internacia ilo por komunikado, deklaras sin nekompetenta juĝi la proponitan internacian lingvon (Esperanto). La Kongreso esprimas sian deziron, ke kamaradoj povos okupiĝi pri studado de la problemo de internacia lingvo.

Congrès Anarchiste tenu à Amsterdam, Aoŭt 1907, p. 110

La propono estis tuj aprobita kaj kongresprezidantino Emma Goldman prenis la parolon. Tiu ĉi rusa aktivulino, kiu tiam jam loĝis en Usono, petis al Malatesta fari finan paroladon. Li deklaris, ke la kongreso estis «instiganta la kamaradojn, kiuj ĝis nun bataladis apartigitaj, manpremi super la limoj por marŝi kune al anarkiisma estonteco».

Ĉe la kongreso, Chapelier ne havis okazon ellabori sian defendon de Esperanto. Do, li ne povis esprimi la argumentojn, kiuj jam aperis en sia verko Les libertaires et la langue internationale Esperanto, eldonita en Antverpeno en 1904.

Kovrilo de la libro de Chapelier

Kovrilo de la libro de Chapelier (Fonto: Aŭstria Nacia Biblioteko)

En la dek lastaj paĝoj de la verko, Chapelier skizas la esperantan gramatikon. En la unuaj 36, li pristudas la bezonon havi komunan lingvon por konstrui novan socion.

Kiam la «noblaj homoj», kiuj vivas per la divido de viroj kaj popoloj, estas preskaŭ la solaj, kiuj povas vojaĝi de Parizo al Berlino kaj Londono, facilas al ili kredigi naŭdek naŭ procentojn de la francoj, ke la germanoj kaj la angloj estas lupoj; facilas al ili ĵeti popolojn unu kontraŭ la alian kaj detrui ilin kiel sovaĝajn bestojn de malsamaj specioj, kiam homamaso, en la labirinto de sia nescio, ne havas por gvidi sin pli ol la kontraŭaj interesoj de la suverenoj kaj «noblaj homoj» kaj la monstra pasio de la barbaroj al rabado, seksperforto kaj amasmurdado.

Les libertaires et la langue internationale Esperanto, p. 8

Sekvas mallonga studo pri gramatikaj malfacilaĵoj de la franca kaj la angla. Pri tiu lasta lingvo, Chapelier skribas, ke «oni devas lerni ĝin unufoje por la okuloj, kvin fojojn por la oreloj kaj almenaŭ dek fojojn por la buŝo kaj la gorĝo». En ĉi tiu analizo ne mankas ironio: «Kiel ĝenerala regulo, kiam vi skribas boneco-n, vi devas prononci Chamberlain!». Li eĉ aldonas:

Mi mem studis tiun lingvon de sorĉistoj dek ok monatojn. Poste, retrovante mian prudenton, mi lasis mian gramatikon kaj vortaron en konvena loko, kie, ridetante, mi ĉiutage uzas kelkajn foliojn...

Les libertaires et la langue internationale Esperanto, p. 18

Chapelier konkludis, ke la internacia lingvo por liberecanoj nepris:

1. esti artefarita,
2. legebla kaj parolebla,
3. posedi kiel eble plej grandan neŭtralecon,
4. esti simpla, logika, belsona kaj facile lernebla,
5. sufiĉe fleksebla kaj kun tiel riĉan vortprovizon por permesi al ni esprimi ne nur niajn konkretajn kaj komercajn ideojn, sed ankaŭ niajn plej subtilajn pensojn kaj sentojn.

Les libertaires et la langue internationale Esperanto, p. 19

Laŭ tiuj ĉi principoj, Chapelier esploretas volapukon, ĝian «idon» idiom neutral kaj bolakon aŭ bluan lingvon.

Émile Chapelier, kies patrino mortis dum sia infanaĝo kaj kies patro estis alkoholulo, laboris en minejo de kiam li estis 13-jara. Dudekjara, iu ministo sciigis lin pri anarkiismo. En 1893, Chapelier partoprenis tre aktive en la granda ĝenerala striko alvokita kiam la belga parlamento malaprobis leĝon favore al universala voĉdonrajto. Jam en 1894, Chapelier unuafoje travivis malliberejon por organizi kontraŭmilitan manifestacion. Lia partopreno en la periodaĵo L'Insurge, eldonita de Georges Thonar, daŭre longigis siajn problemojn kun la belga justico de Leopoldo la 2-a.

En 1905, Chapelier starigis kun sia kunulino Valentine David liberecanan komunumon L'Expérience, surbaze de la kropotkina ideo de interhelpo. Sur la fronta muro de la domo, legeblis la frazon de Rabelais «Fais ce qui voudràs» (Faru kion vi volas).(1) La kolonio celis esti ekonomie sendependa kaj antaŭenigi liberecan komunismon per vizitoj al la bieno, reprezentado de teatraĵo (La nouvelle clairière, socia dramo en kvin aktoj verkita de Chapelier mem) kaj ĉefe per la publikigo de L’Emancipateur.(2) Por ĉi tiu semajna gazeto verkis ne nur membroj de la kolonio kiel Eugène Marin aŭ li mem, sed ankaŭ gravaj figuroj de la internacia anarkiismo.

L'Emancipateur, n-ro 1'

Unua numero de L'Emancipateur (11-8-1906)

Chapelier kaj Marin rigardis Esperanton kiel revolucian armilon kaj pro tio la lernado de la zamenhofa lingvo estis grava parto de la vivo en la kolonio (kaj pria bildo aperas en unu el la eta kolekto de poŝtkartoj eldonita de L'Expérience propagandcele).

Leciono de Esperanto en L'Expérience

Leciono de Esperanto en la kolonio L'Expérience

La kolonio translokiĝis al Boitsfort en oktobro 1906 kaj finfine disiĝis en 1908. La sekva Kongreso de la Liberecana Internacio, planita por 1909, neniam okazis.

Jarojn poste, en 1920, post la fino de la Granda Milito kaj la venko de la Rusa Revolucio, alia pacema anarkiisto denove proponis enkonduki Esperanton en laborista internacio. Ángel Pestaña, kiel komisiito de anarkisindikatisma CNT, vojaĝis Moskvon por partopreni la II Kongreson de la Tria Internacio. Pestaña sensukcese proponis pridiskuti la uzon de Esperanto kiel helplingvon por estontaj kongresoj. Post la reveno de Ángel Pestaña al Hispanio, CNT forlasis sian provizoran ligon kun la Tria Internacio.

Notoj

(1) La frazo estas devizo de la abatejo de Thélème en la novelaro de François Rabelais pri Gargantuo kaj Pantagruelo.
(2) La gazeto estas nuntempe rete alirebla.

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020