En tiu ĉi rubriko aperas kelkaj malnovaj literaturaĵoj, kaj originalaj kaj tradukitaj, kiuj estas malfacile troveblaj rete. Ili iam kaj iam prisemas movadajn, disvastigajn aŭ alispecajn periodaĵojn.
Tiu ĉi dua ero aperis en Lingvo Internacia, en 1906, do tri jaroj antaŭ la verkistino, Selma Lagerlöf, iĝis la unua virino Nobelpremiita en Literaturo. Lingvo Internacia estis naskita en 1895 por daŭrigi la laboron de La Esperantisto, pereinta post problemoj kun la rusa cenzuro. Tiam, en aprilo 1906, Lingvo Internacia estis duonmonata gazeto kaj ankoraŭ ne kunvivis kun La Revuo.
La rakonto esperantigita de Paul Nylén kiel «La sep mortpekoj» aperis svede en 1899 sub la titolo «De sju döddssynderna» ene de la rakontaro Drottningar i Kungahälla. Esperantisto ekde la jaro 1892, kunlaboranto de Lingvo Internacia ekde ĝia naskiĝo kaj ties redaktoro de 1897 ĝis 1901, Nylén estis ankaŭ aŭtoro de sveda lernolibro kaj de la unua dulingva vortaro Esperanto-sveda (1897-1899).
Oni povas iel diri, ke Lagerlöf ne estis profeto en sia urbeto. Ŝia unua romano Gösta Berlings saga estis publikigita post venko en beletra konkurso aranĝita de ĵurnalo Idan, sed ĝia tutmonda sukceso ne estus ebla sen la pozitiva recenzo de la tiama tre konata dana literatura kritikisto Georg Brandes.
La unua romano de Lagerlöf
Post la artikolo de Brandes en ĵurnalo Politiken, la verkoj de Lagerlöf kiel renoviganta de la sveda literaturo ĝuis grandan sukceson kaj estis tradukitaj al pli ol trideko da lingvoj.
En 1909, post longa kontraŭstaro de ĝia tiama konstanta sekretario Carl David af Wirsén, la Sveda Akademio alĵuĝis al Lagerlöf la Nobel-premio pri Literaturo:
Per estimo de la alta idealismo, viva imago kaj spirita percepto, kiuj karakterizas ŝiajn skribaĵojn.
Post la Nobel-premio, pluraj verkoj de Lagerlöf estis adaptitaj al la ekrano. Inter ili elstaras, ĝuste, Gösta Berlings saga. En tiu silenta filmo de 1924 brile ĉefrolas tre juna Greta Garbo antaŭ ŝia vojaĝo al Hollywood. La filmo videblas ankoraŭ en YouTube.
Afiŝo de la filmo kaj Greta Garbo sur unu filmero
La unuaj libroj de Lagerlöf esperantigitaj estis La junulino el Stormyr kaj La infanoj de Betlehem. Ambaŭ librojn aperigis Eldona Societo Esperanto elsvedigitaj de Oscar Fronde.
La junulino el Stormyr (1930) kaj La infanoj de Betlehem (1933). El Biblioteko Molera
En 1933, esperanta verkisto Tiberio Morariu interparolis kun Selma Lagerlöf en ŝia hejmo. «Vizito ĉe d-rino Selma Lagerlöf en Vermlando» aperis en la aprila numero de Literatura Mondo.
Kovrilo de la numero de Literatura Mondo, kiu enhavas la artikolon de Morariu
Jam en tiu jaro, Morariu parolas pri «nuntempaj turistoj [kiuj] svarmas kvazaŭ akridoj ĉirkaŭ la longa Löwen lago». Kaj la «internacia turisttorento» ankaŭ interesiĝis pri la domo de Lagerlöf.
Estas memkompreneble, ke la turistoj direktas siajn paŝojn precipe al Mårbacka (elp. Morbaka), por vidi la renovigitan familian bienon, la sidejon de la sepdektrijara, blankhara, sed varmkora matrono, kiun gepatran domon ŝi sukcesis reaĉeti dank' al la Nobelpremio. Dum somera dimanĉo oni povas vidi centojn da aŭtomobiloj starantaj sur la aleo, kiu kondukas al la Lagerlöfa bieno.
Do, jes, Lagerlöf sukcesis reaĉeti la familian bienon, kiu ŝi perdis samkiel familio Ingmarsson en Jerusalem, alia ĉefverko de Lagerlöf, ankoraŭ ne esperantigita.
Lagerlöf klarigis al Morariu, ke ŝi ekstudis Volapukon kaj ĉiam interesiĝis pri monda helplingvo. Pro tio, ŝi «volonte rajtigis la Svedan Esperanto-Eldonejon por publikigi miajn verkojn en Esperanto».
Lagerlöf daŭre defendis insimon kaj pacismon (spuroj troveblas eĉ en esperantaj periodaĵoj, kiel ekzemple tiu manifesto aperinta en Hispana Esperanto kaj subskribita de ŝi) kaj dum la hitlera periodo helpis judan verkistinon Nelly Sachs. Sachs kaj sia patrino sukcese rifuĝis en Stockholmo en printempo 1940, tuj post la forpaso de Lagerlöf. La Sveda Akademio aljuĝis la Nobel-premion al Nelly Sachs en 1966. La parolado de Sachs en la festa bankedo komencis jene:
En la somero 1939 germana amikino iris al Svedio por viziti Selma Lagerlöf kaj peti ŝin aranĝi sekurlokon por mia patrino kaj mi mem en tiu lando. Ekde mia junaĝo mi havis la bonŝancon korespondi kelkajn leterojn kun Selma Lagerlöf kaj ŝia verko kreskis mian amon por ŝia lando. La princo-pentristo Eugen kaj la poeto [Lagerlöf] helpis min savi.
Legendo.
— Verkis Selma Lagerlöf, glora sveda verkistino —
LA MALICA TENTISTO ekvolis moki kaj ridindigi ian monahon. Li vestis sin tial je vasta mantelo kaj ĉirkaŭlarĝa, mola ĉapelo, tiel ke neniu rekonu lin, kaj ekiris al la maljunulo tien, kie li sidis en la konfesseĝo en la katedralo atendante siajn konfesdonontojn.
« Estimega patro, » diris la malica malamiko, « mi estas kampkulturisto kaj filo de kampkulturisto. Mi malkuŝiĝas kun la suno kaj neniam forgesas diri mian matenan preĝon, poste mi laboras la tutan tagon ekstere sur la kampo. Mia nutraĵo estas pano kaj lakto, kaj kiam mi volas ĝojiĝi kun miaj amikoj, mi regalas ilin per mielo kaj frukto. Mi estas la sola apogo de miaj maljunaj gepatroj. Mi ne havas edzinon, kaj mi ne sopiras pri virinoj. Mi vizitas diligente la preĝejon, kaj mi donas dekonon el ĉio kion mi posedas. Estimega patro, vi aŭdis mian konfeson. Cu vi volas nun doni al mi senpekigon ? »
« Filo mia, » diris la monaho, « vi estas la plej pia homo, kiun mi konis. Mi volas volonte doni al vi senpekigon. Nur antaŭe mi volas rakonti al vi kio okazis antaŭ nelonga tempo en tiu ĉi distrikto. Tio vin ĝojigos, ĉar vi aŭdos pri multaj laŭdindaj faroj, kaj tamen vi povos diri al vi, ke tiuj, kiuj ilin faris, estis mizeraj pekuloj kompare je vi.
« Patro, vi tentas en malhumilecon, » diris la tentisto.
« Gardu min Dio kontraŭ tia granda peko,» respondis la monaĥo, « aŭdinte mian rakonton, alimaniere vi pensos. »
Kaj li rakontis : « La fiera kavalirhomo, kiu posedas la grandan montkastelon sur la alia flanko de l'rivero, unutage decidis edzinigi sian filinon kun riĉa kaj potenca viro, kiu ŝin amas tre kare. Sed tion la junulino tre multe kontraŭestis, ĉar ŝi jam promesis sian fidelecon al alia.
Tiel, la junulino leteron skribis al sia karulo koramata, rakontante kiel ŝia patro ŝin devigas aparteni al alia. « Tial mi diras al vi multmilojn da adiaŭ », ŝi skribis al li, « petante vin, ke vi ne kaŭzu al vi mem ian malutilon pro mi, ĉar mi estas al vi fidela en mia koro. »
Sed la kavaliro, ŝia patro, prenis de la sendito la leteron kaj pereigis ĝin sekrete.
Tiel, venis la edziĝa tago de la junulino, kaj ŝi salutis ĝin per multaj larmoj. Sed en la preĝejo ŝi ne ploris, tamen la ĉagreno fiksis sin en ŝiaj vizaĝaj trajtoj kaj ŝtonigis ilin. Kaj iuj homoj en la preĝejo ploris pri ŝi.
La kavaliro, ŝia patro, vidis ankaŭ , kiel la malĝojo ŝtonigis ŝian vizaĝon. Tiam li ekteruriĝis je sia faro. Kaj hejmen veninte de la preĝejo, li vokis sian filinon en sian sekretan kameron kaj diris : « Kara, mi agis maljuste kontraŭ vi ». Kaj kvankam estante fiera viro, li malstariĝis surgenue antaŭ ŝi kaj konfesis, ke li faris malnoblan agon, preninte ŝian leteron. Ĉar li estas timinta, ke ŝia amato venos rajdante kun siaj fraŭloj kaj forkondukos perforte la fianĉinon, se li scius pri la edziĝo.
Ŝi diris al li : « Tio estu via senkulpigo, patro, ke vi ne scias, kian mizeron vi kaŭzis. » Kaj ŝi eliris sur la altetaĝan murponton.
Tie la fianĉo venis al ŝi. « Kara, kial estas signita sur via vizago tiela malĝojo ? » li diris.
Tiam la fianĉino respondis: « Tial ke mi havas karulon koramatan, kiun neniam forlasi mi ĵuris. »
Sed li diris : « Ne estu malĝoja pro tio, ke vi fariĝis mia
edzino ! Mi havas tiel grandan amon al vi, ke mi kredas, ke neniu povas igi vin pli feliĉa, ol mi igos. »
« Tiel pensas ĉiuj, kiuj amas, » ŝi diris sole.
« Diru nur, kion mi faru por forpeli el via vizaĝo la malĝojon, » li diris, « kaj mi montros al vi, ke mi parolas veron. »
Tiam la fianĉino ekprenis al si kuraĝon pensante : Mi volas diri ĝin, povus esti ke Dio moligas lian koron. Kaj ŝi malkaŝis al li, ke ŝi kaj ŝia amato estas ĵurintaj unu al la alia tian ĵuron, ke tiu, kiun la alia malfidelis, en ties edziĝa tago sin mortigos. « Tiel ke hodiaŭ mortigas sin mia amato, » diris la fianĉino. Kaj subfalante en sia mizereco, ŝi kuŝis petegante apud la piedoj de l'fianĉo. « Lasu min iri al li, antaŭ ol li atingas fari ĝin ! »
Tiam estis tia potenco en la malĝojo de la virino, ke kvankam lia edzo pensas : Se mi permesas ŝin iri al tiu, kiu ŝin amas, tiel neniam plu mi vidos ŝin, li venkis sin mem kaj diris : « Vi faru, kiel al vi plaĉas. »
Tiam ŝi ekstaris kaj dankis lin sub larmoj. Post tio ŝi eniris en la salonon al la edziĝfestaj gastoj, kiuj staras apud siaj lokoj laŭlonge je la plenpretigitaj tabloj fervore atendante la manĝadon, ĉar ili estis tre malsataj post la longa rajdo kaj la longa meso.
« Bonaj sinjoroj kaj sinjorinoj, » diris la fianĉino al ili, « mi devas diri al vi, ke kun la permeso de mia edzo mi foriras tiun ĉi vesperon al mia plejkarulo. Ĉar li intencas mortigi sin en tiu ĉi tago, tial ke mi estas malfidela je li. Nun mi volas iri por diri al li, ke mi estas devigata. Ne miru, ke mi iras mem, ĉar en tia komisio oni ne povas trovi leteron nek senditon sufiĉe fidindan. Sed vin mi petas : manĝu, trinku kaj estu gajaj, dum mi forestas ! Car mi revenos, kiam mi savis la vivon de mia plejkarulo. »
Sed ĉiuj tablogastoj ploris, kiam ŝi malkaŝis pri tiu malĝojo, kiu minacas al ŝi, kaj respondis al ŝi : « Ni neniel volas manĝi kaj trinki, dum vi havas tian malĝojon. Iru vi, kaj kiam vi estos reveninta, ni komencos la manĝon ». Kaj ili deiris de la tabloj.
Kiam la fianĉino transiras en la korto, estis granda bruo transe ĉe la fritejo. Car unu paĝio estis rapidinta al la kuirestro kriante al li, ke la manĝado ne havos lokon antaŭ kelkaj horoj. Kaj la kuirestro estis ĉagreniĝanta je penso pri siaj rostaĵoj kaj manĝaĵoj, kiuj nun difektiĝos. Unu funton da butero li ekĵetis en la fajron, kaj unu korbon da ovoj li frakasis kontraŭ la ŝtona planko, post tio li puŝis renverse la paĝion sur la sojlon kaj staris super li tenante la grandan balailon levitan por ekbato.
Sed kiam elvenis la fianĉino en la kastelkorton, ŝi petis lin delasi la paĝion, kaj ekmoliĝinta per ŝia peto li tuj ĉesis bati. Kaj li ekkriis : « Laŭdata estu Dio, kiu faris vin tiel dolĉanima ! Mi ne volas plu vin ĉagreni. » Post kio li konservis la manĝaĵaron dum multaj horoj ne dirante al iu vorton de kolero.
Poste la fianĉino iris sola tra la granda arbaro ; ĉar ŝi volis veni al la amato piedire kaj sen sekvularo, tiel kiel oni venas al kapelo de Dipatrino, kiam oni estas en granda mizero.
Sed en la arbaro loĝadis ekzilita viro, kiu estas rabisto. Tie, kie kuŝas tiu en sia arbetaro, li ekvidis la fianĉinon irantan sur la vojo. Ŝi havis ringojn sur la fingroj, orkronon sur la kapo, pezan arĝentan skarpon ĉirkaŭ la talio kaj perlojn ĉirkaŭ la kolo. Tiam diris tiu rabisto al si mem : « Tiu ĉi estas nur malforta virino, ŝiaj trezorojn mi volas preni. Por tio mi havos riĉaĵon sufiĉan, mi povos poste iri al alia lando, forlasi tiun ĉi malnoblan vivadon en la arbaro kaj fariĝi respektata kaj honesta viro. »
Sed kiam la fianĉino proksimiĝis kaj li vidis ŝian vizaĝon, li subperdis sian forton. Ĉar Dio estas farinta ŝin tre ĉarma. Li pensis: Mi ne povas al ŝi malutili. Si estas fianĉino, kaj mi ne povas lasi tiun ĉarman junulinon veni ĉirkaŭrabite en la edziĝfestan domon. Kaj li timis Dion, kiu estis farinta la virinon tia, kaj lasis ŝin iri.
En la sama arbaro loĝadis maljuna ermito, kiu turmentis sian korpon maldormante ses plentagojn kaj dormante sole en la sepa. Li estis fondinta al si leĝon, ke se li ne ricevas malĝenon por dormi dum la sepa plentago, tiam li devas maldormi ses aliajn plentagojn. Car li opiniis, ke Dio volis tiel. Nun lia sepa plentago preskaŭ pasis, sen ke li ekhavis dormon, ĉar multaj malsanaj kaj malĝojaj lin vizitis. Sed kiam li estas forsendinta ilin ĉiujn kaj volis kuŝiĝi por dormi, li ekvidis la fianĉinon irantan tra la densa arbaro. Kaj li pensis en si mem : Kiamaniere tiu ĉi migrantino transiros la vivegan rapidriveron kiu estas ŝvelinta hodiaŭ nokte kaj forŝiris sian ponton ? Post kio li forlasis sian kuŝlokon kaj akompanis ŝin al la rapidrivero kaj portis ŝin sur siaj ŝultroj trans ĝin. Sed kiam li revenis al sia kaverno, lia tempo estis elpasinta, kaj li devis maldormi ankoraŭ ses plentagojn pro la kaŭzo de tiu fremda virino. Sed li ne pentis, ĉar super ŝi estis tia dolĉĉarmo, ke ĉiuj, kiuj ŝin vidis estis ĝojaj memforgesi iom por ŝia kaŭzo.
Tiel la fianĉino alvenis al la korto de l'amato. Sed tiam la fidelpromesinto estis enirinta en sian salonon kaj ferminta la pordon per pezaj seruroj. Kaj kiam ŝi frapis sur la pordon, li ne volis malfermi. Ĉar li estas eltirinta la glavon kaj intencis mortigi sin.
La junulino povis nek voki nek petegi, ĉar la teruro deprenis de ŝi la voĉon. Sed ŝiaj larmoj falis rapidfluaj sur la ŝtonan plankon, kaj li aŭdis tra la kverka pordo kiel ŝi ĝemploregas. Kaj li ne povis sin mortigi, dum li aŭskultas tion, kaj do li malfermis por ŝi.
Tiam ŝi staris antaŭ li manplektante kaj diris al li, kiel ŝi estis devigita. Kaj vidante, ke li posedas ankoraŭ ŝian amon, li promesis al ŝi, ke li ne mortigos sin. Tiam ŝi alapogiĝis al lia brusto, kaj li ekkisis ŝin, kaj ili eksentis en la sama fojo ĉiom da ĝojo kaj ĉiom da malĝojo, kiom povas ampleksi koroj.
Li diris al ŝi: «Vi nun iru, ĉar vi apartenas al alia.» Kaj ŝi respondis : « Kiel mi povas? »
Sed la kavaliro, kiu ŝin amas, elŝiris sin el la ĉirkaŭpreno de ŝiaj brakoj kaj diris : « Mi ne volas ofendi lin, kiu lasis vin iri al mi. » Post kio li lasis seli du ĉevalojn kaj ekrajdis kun ŝi hejmen al la korto de ŝia patro. »
Tion ĉi ĉion la monaho rakontis al la malica tentisto ankoraŭ neniel sciante, kun kiu li parolis. Kaj poste li demandis lin, kiu el tiuj, pri kiuj li parolis, ŝajnas al li esti farinta la plej grandan oferon. Ĉar la monaĥo estis saĝega viro kaj sufiĉe konis, ke nenia homo tiel estas sen peko, kiel diris esti tiu fremdulo. Kaj per tiu ĉi rakonto — li opiniis — li estis scionta, kiu el la sep mortpekoj estas ties favorita peko. Car laŭ tio, kiel li respondos, ke la patro aŭ la fianĉo, aŭ la tablogastoj aŭ la kuirestro aŭ la rabisto aŭ la ermito aŭ la amanto pli multe oferis, la monaĥo scios, ĉu la malhumileco aŭ la envio a la manĝegemo aŭ la kolero aŭ la avareco aŭ la mallaboremo aŭ la voluptemo estas la peko lian animon reganta. Ĉar la piulo sciis, ke tiu virto, kiun en aliaj homoj li pleje admiras, estas por li la plej malfacila imitadi.
Sed la malicegulo estis tiom okupita je sia propra ludo, ke li ne rimarkis la artifikon de l'monaĥo. « Vere » li diris, « ne estos facile por mi respondi vian demandon. Ŝajnas al mi ke la fianĉo ne oferis malpli multe ol la amato kaj ke la tablogastoj ne faris pli grandan oferon ol la rabisto. Ili meritas ĉiuj plej grandan laŭdon. » Kaj li opiniis tiel respondi, kiel deziris la monaĥo.
« Pro la kompato de Dio, » tiam ekkriis la pia monaĥo, kiu tre ektimis, » diru tamen, ke vi preferas unu faron antaŭ la aliaj, aŭ diru, ke vi juĝas nenian kiel grandvaloran ! »
« Neniel, estimega patro, » respondis la tentisto, « nenion, kion faris tiuj homoj, mi juĝas kiel facilan. Mi ne povas meti eĉ unu antaŭ la alian. »
Sed la monaĥo alklinis siajn lipojn ai lia orelo kaj parolis per spireganta voĉo : « Mi petegas vin, ke vi diru, ke iu estas la plej bona. »
Sed la tentisto neis, petante la senpekigon.
« Tiam vi estas ŝulda je ĉiuj mortpekoj, » ekkriis la monaĥo, « kaj vi devas esti la diablo mem kaj ne homo. »
Tuj kiam li estis dirinta tion ĉi, li dekuris de la konfesseĝo kaj forkuris sur la altaron. Kaj tie li eklegis la kontraŭjuron : Vade retro Satanas .. ..
Sed la tentisto, vidinte ke li sin malkaŝis, dismalvolvis sian mantelon kiel paron da flugiloj. Kaj eksvingis sin supren inter la mallumetaj arkaĵoj de la preĝejo kiel granda, nigra vesperto.
Ne sufiĉis tamen, ke li malprosperis sian malbonan intencon, sed ankaŭ fariĝis per Dia favoro ke ĝi estis turnigita je beno. Ĉar la rakonto de la monaĥo poste dum longegaj tempoj estis uzata por esplori tion, kio loĝadas en la homo. Se oni bone uzas ĝin, ĝi estas kvazaŭ reto en mano de fiŝkaptisto. Kiel tia reto estas elĵetata en la maron kaj kaptas ĝiajn fiŝojn, tiel la rakonto estas farita por esti elĵetata en la homan koron kaj tiradi supren en la lumon la pekojn, por ke oni ilin batalu kaj venku.
Esperantigis PAUL NYLÉN.
«La Sep Mortpekoj» (tr. Paul Nylén, Lingvo Internacia, 1906, p. 202-207).
La Junulino el Stormyr (tr. Oscar Frode), Stockholm, Eldona Societo Esperanto, 1930. Reta versio.
La Infanoj de Betlehem (tr. Oscar Frode), Stockholm, Eldona Societo Esperanto, 1933. Reta versio.
La Mono de Sinjoro Arne (tr. Stellan Engholm), Stockholm, Eldona Societo Esperanto, 1933. Reta versio.
Gösta Berling (tr. Stellan Engholm), Stockholm, Eldona Societo Esperanto, 1934. Reta versio.
«La Legendo pri la Birdnesto» (tr. Stellan Engholm), en Sveda Antologio, Stockholm, Eldono Societo Esperanto, 1934.
«Onklo Ruben» (tr. Sam Owen Jansson), ibidem.
«La Tombvortoj» (tr. Martin Björklid), ibidem.
«La Ingmaroj» (tr. Eric Blid), ibidem.
La Ringo de la Generalo (tr. Stellan Engholm), Stockholm, Eldona Societo Esperanto, 1938. Reta versio.
«Inter la Grimpantaj Rozoj» (tr. Birger Gerdman), Esperanto, n-ro 518 (1948), p. 156-157.
La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson (tr. Sten Johansson), Chapecó, 2002.
«La Senpaculoj» (tr. John Lundgren), Uzino 2, 2002. Reta versio.
La Interŝanĝito (tr. Gunnar Gällmo), Lulu, 2015.
Akvo el Preĝeja Lago (tr. Gunnar Gällmo), Lulu, 2015.
1. «La maskfesto de la Ruga Morto» (Edgar A. Poe)
2. «La sep mortpekoj» (Selma Lagerlöf)
3. «Dikulo kaj maldikulo» (Anton P. Ĉeĥov)