Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Voĉoj de kuracistoj

2020-11-19

Dum la unuaj semajnoj de la KOVIM-pandemio, la raportoj de profesoro Wang Disheng helpis al esperantistoj konigi la situacion en Ĉinio. Profesoro Wang estas ano de UMEA (Universala Medicina Esperanto-Asocio). Tiu fakasocio estas plu or jarcenta. Ĝi fondiĝis en 1908 sub la nomo Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (TEKA) dum la 4a UK en Dresdeno.

PIE

Emblemo de UMEA

La internacia lingvo Esperanto, elpensita de okulkuracisto, ĉiam allogis kuracistojn. Tio videblas jam en la 19a jarcento. La unua celo de esperantistaj kuracistoj (inter ili pluraj el la ĉefnomoj de nia movado) estis enkonduki la lingvon zamenhofan kiel komunan lingvon por medicinaj kongresoj.

Rusa kuracisto Kazimir Ostanieviĉ, kiu estis unu el la fondintoj de societo Espero en la jaro 1892, aperigis plurajn artikolojn favore al Esperanto en gazeto Врачъ (el. Vraĉ, t.e. «kuracisto») jam en la jaro 1899. Kaj societo Espero kaj Врач (1) ankoraŭ ekzistas.

Koverto de peterburga societo Espero el la jaro 1905

Koverto de peterburga societo Espero el la jaro 1905

La ĉefliniojn de tiuj artikoloj jam substrekis la Alvoko, publikigita en Lingvo Internacia en 1898. Tiam la plej grava defio estis enkonduki Esperanton dum la onta medicina kongreso de la Universala Ekspozicio de Parizo en 1900.

La Odesa Filio de la Societo “Espero”, intencante klopodi por enkonduki la lingvon “Esperanto” en internaciajn kongresojn de la ekspozicio de 1900 en Parizo, interalie decidis sin turni al la prezidanto de la kongreso medicina, s-ro d-ro Lannelongue, kun la peto allasi nian lingvon por raportoj kaj disputoj en la kongreso.

Lingvo Internacia, n-ro 6-7 (30-31), junio-julio 1898, p. 81

En urbo Borisoglebsk, Nikolaj Kazi-Girej tralegis rusan tradukon de tiu alvoko

En la komuna kunsido de 7-a oktobro 1898 jaro Borisoglebska medicina societo, elaŭskultinte la sciigon de la membro-konkuranto Kazi-Girej pri la propono de societo esperantista en Odeso — decidis: dezirinda estas, ke en internaciaj medicinaj kongresoj estu allasita la lingvo esperanta por raportoj kaj disputoj, ĉar esperanta lingvo estas tre atingebla kaj oportuna por ellernado kaj komprenado de raportoj. Dezirinda estas, ke ankaŭ plej gravaj laboroj de la scienculoj estu eldonataj en esperanta lingvo.

Lingvo Internacia, n-ro 11 (35), novembro 1898, p.163

kaj doctoro Fedjajevskij samfaris en Voroneĵ.

En 13/25.X.1898 la artikolo “Alvoko” (el n:o 6—7 de “L. I.”) en rusa traduko estis tralegita en la jara kunsido de Voroneĵa Societo Medicina; la artikolon tralegis kun necesaj klarigoj loka doktoro K. Fedjajevskij. La sciigo estis aŭskultita kun intereso kaj en la ĵurnalon de la societo estis enskribita la decido, simila al la decido de Borisoglebskaj kuracistoj. Kiam mi ricevos la precizan kopion de tiu ĉi decido, mi tuj ĝin sendos en la redakcion de “L. I.”.
Nun mi klopodas pri tralego de tiu ĉi artikolo en Societoj Medicinaj de urboj Orel, Tambov kaj Ĥarkov. Pri la rezultatoj mi sciigos en deca tempo.

Lingvo Internacia, n-ro 11 (35), novembro 1898, p.163

La klopodoj de la esperantistaj kuracistoj ne sukcesis. Fakte, nur societo Espero, danke al la monhelpo de D-ro Ostanieviĉ, havis sian lokon ene de la rusa sekcio por montri librojn kaj varbilojn.(2)

Komuna foto de la pariza kuracista kongreso (1900)

Komuna foto de la pariza kuracista kongreso (1900)

Jaroj poste Charles Verax, kiu jam kunlaboris en Internacia Scienca Revuo, kaj Henri Valliene ekirigis plurlingvan gazeton Internacia Revuo Medicina por disvastigi Esperanton inter kuracistoj.

La celo de la eldonantoj estas fari praktikan, internacian revuon medicinan, utilan samtempe por la kuracistaro kaj por Esperanto. La gazeto estas kunlabore redaktata kaj eldonata. El la grandega amaso de la diverslanda literaturo medicina, ĝi ĉiumonate ĉerpos tion, kio estos utila, serioza, vere taŭga por informi la legantojn pri la disvolviĝado de la medicinaj nuntempaj aferoj kaj opinioj. Kune kun resumo de la plej interesantaj laboroj publikigitaj dum la monato, estos enpresataj praktikaj revidoj aŭ lecionoj, sciigoj pri la disvastiĝo de Esperanto inter kuracistoj, pri la agado de medicinistaj grupoj Esperantistaj, ktp.
La enhavo estos diverslingva: angla, franca, germana, hispana, k. a., kun apuda traduko en Esperanto.

Lingvo Internacia, n-ro 23 (131), 1 decembro 1905, «Internacia Revuo Medicina», 541.

Bedaŭrinde, nur 4 numeroj de tiu ambicia gazeto aperis: inter decembro 1905 kaj aprilo 1906.

Pli modeste naskiĝis Voĉo de Kuracistoj, sed ĝi ludis gravan rolon en la fondiĝo de TEKA (la nuntempa UMEA).

Fondokunveno de la Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (Dresden, 1908)

Fondokunveno de la Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (Dresden, 1908)



Voĉo de kuracistoj

En la jaro 1908, esperantista doktoro Szczepan Mikołajski estis redaktoro de duonmonata gazeto Głos Lekarzy (t.e. Voĉo de Kuracistoj) en Lwów, tiam urbo de Aŭstrio-Galicio. En marto tiujare, tre modeste kaj kiel senpaga aldono al Głos Lekarzy, aperis la unua numero de Vocho de Kuracistoj, ĉeferedaktita de Mikołajski mem. La gazeto estis presita sen superskribitaj signoj.

Fine ni rimarkigas, ke, char la presejo, che kiu ni eldonadas la “Glos Lekarzy”, ne posedas las supersignitajn presliterojn, ni anstauigus ilin per la literojn ch, gh, hh, jh, sh, u, konsente kun la konsilo de la “Fundamento de Esperanto”, kiun ni entute sekvadi intencas.

Vocho de kuracistoj, n-ro 1 (1 marto 1908), p. 1

Sur tiu sama unua paĝo de VdK aperis ankaŭ la bondezirojn de dro L. L. Zamenhof. Tamen, Zamenhof ne estis la nura gravulo kiu kunlaboris en VdK. En la dua numero, legeblas informon «La kuracistaj honorarioj en Varsovio». Ĝin subskribis Kazimierz Bein, konata en Esperantujo kiel Kabe. Kabe, kiu jam estis publikiginta Pola Antologio kaj la impona traduko de La Faraono de Bołeslaw Prus, estis okulkuracisto, same ol Zamenhof.

Revuo <em>Głos Lekarzy</em> <em>Vocho de kuracistoj</em>

Revuo Głos Lekarzy kaj ĝia esperanta aldono

De la komenco, VdK proponis internaciajn enketojn pri pluraj etikaj aferoj. La unua temo estis la sekreto profesia de kuracistoj. En tiu jaro 1908, aperis la nomoj de ĉirkaŭe 500 kuracistoj-esperantistoj en la Tutmonda Jarlibro Esperantista (3) kaj pluraj el ili respondis tiujn enketojn kaj donis tute internaciajn vidpunktojn. Inter la respondintoj estis ekzemple Pierre Corret, sekretario de la redakcio de Lingvo Internacia, kiu laboris pri esperantrilata medicina doktora tezo. Ankaŭ partoprenis Rogelio Pérez Domingo, kuracisto el eta vilaĝo hispana Huérmeces.

De januaro 1909, Voĉo de Kuracistoj jam aperis tute sendepende de Głos Lekarzy kaj jam kun supersignitaj literoj. La gazeto daŭre traktis temojn etikajn kaj sociajn, kaj tio videbligis tre malsamajn opiniojn. Rilate al la enketo pri sekreto profesia, Mikołajski skribas: «La sama konduto de la kuracisto, kiu ekzemple en Rusujo aŭ Aŭstrio estus neriproĉebla, renkontus en Francujo severan juĝon de samprofesianoj».

Medicinaj nacilingvaj gazetoj el Francio, Pollando, Rusio aŭ Hispanio informis pri la rezultoj de tiuj enketoj kaj laŭdis la valoron de Esperanto. Jorge Hita, kuracisto en malsanulejo La Arboleda de Bilbao, eĉ enhispanigis en libron La pena de muerte desde el punto de vista médico la kontribuojn de «kuracistoj ruso, poloj, germanaj, aŭstriaj, svisaj, belgaj, franciaj, hispanaj kaj kanadaj» pri la mortopuno publikigitaj en VdK. La libro konserviĝas en Hispana Nacia Biblioteko.

Gazetkapo de la unua sendependa numero de <em>Voĉo de kuracistoj</em>

Gazetkapo de la unua sendependa numero de Voĉo de kuracistoj

Krom pluraj originalaj artikoloj, grava parto de VdK kompreneble estis rubriko «Revuo Scienca» (poste «Referatoj»). Tie aperis resumoj esperantigitaj de fakaj artikoloj el la plej prestiĝaj fakgazetoj nacilingvaj. Reciproke, VdK varbis por enkonduki esperantlingvajn resumojn en alilingvajn medicinajn gazetojn. La unuan paŝon tiurilate faris profesoro P. Diakonov en lia moskva ĵurnalo Ĥirurgio. Mikołajski proponis tuje esperantigi resumojn kaj enmeti ilin en «nacilingvaj alilandaj gazetoj medicinaj».(4)

La klopodoj por

Dum la jaro 1909, VdK ankaŭ publikigis Felietonon kun aparta numerado. Inter la «rakontetoj el la vivo kaj praktiko kuracista» elstaras «Nasko, gravedeco kaj aborto ĉe la loĝantoj de la insulo Saĥalin» de pola antropologo Bronisław Piłsudski (frato de la ŝtatestro de la Dua Pola Respubliko), tradukita de Regino Fels.

Bronisław Piłsudski kun saĥalinaj infanoj

Bronisław Piłsudski kun saĥalinaj infanoj

Post la Unua Kongreso de TEKA en Augsburg en 1910 pro disputoj (5) inter Mikołajski kaj Adolf Thalwitzer Voĉo de Kuracistoj, kiu estis la gazeto de TEKA de ties fondiĝo en 1908, ĉesis esti ĝia oficiala organo. Malgranda pria sciigo aperas en la oktobra numero:

La kunligo de „Voĉo de Kuracistoj“ kun T. E. K. A. havis gravan maloportunecon, kiujn ni klopodis forigi per kelkaj proponoj al la Estraro de T. E. K. A., publikigitaj en la lasta numero. Sed la Estraro de T. E. K. A. rifuzis tiujn ĉi proponojn kaj plue avizis nin, ke ĝi ne prenos plu sur sin devigan abonon de „ V. d. K.“ por la anoj de T. E. K. A. Fine oni decidis, ke T. E. K. A. kaj „ V. d. K.“ devas de la fino de la jaro 1910 esti sendependaj unu de alia.
Do „ V. d. K.“ ĉesas esti organo de T. E. K. A., ne rezignante tamen de bonvola kritiko, kiu ofte pli valoras, lo blinda admirado.

Voĉo de kuracistoj, n-ro 10 (oktobro 1910) p. 158.

De la novembra numero la klarigo «organo de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (T. E. K. A.)» malaperis de la gazetkapo. Daŭris la deĉiama devizo de VdK: «En unueco estas forto».

Gazetkapoj de oktobro 1910 Gazetkapoj de novembro 1910

Gazetkapoj de oktobro kaj novembro 1910

Ekde januaro 1911, Thalwitzer eldonis novan oficialan organon Internacia Medicino. Ĝi ne nur baldaŭ fiaskis, sed ankaŭ okazigis la malrapidan morton de Voĉo de Kuracistoj.(6) Post la UK de 1912 en Krakovo TEKA ekhavis novan organon. Ĝi aperis sub la nomo Kuracisto de oktobro 1912 ĝis la eksplodo de la unua mondmilito. Ĉefredaktis ĝin L. Chybczyński.

<em>Internacia Medicino</em> <em>Internacia Medicino</em>

Unua numero de Internacia Medicino

Post la milito la nova organo de TEKA estis Internacia Medicina Revuo, ekeldonita en 1923 en Budapest de d-ro Károly Mezei.

<em>Internacia Medicina Revuo</em>

Internacia Medicina Revuo



Voĉo de kuracistoj bitigita en Biblioteko Molera

Biblioteko Molera ĵus bitigis el sia kolekto kaj enretigis ĉiujn apartajn numerojn kaj jarkolektojn de Voĉo de kuracistoj.

<em>Voĉo de kuracisto</em> en Biblioteko Molera

Voĉo de kuracisto en Biblioteko Molera

Cetere, Głos Lekarzy estas bitigita ĉe Podlaska Biblioteka Cyfrowa. Bedaŭrinde nur la 2-a numero de la senpaga esperanta aldono enestas. Tamen, la 1908-jarkolekto de Vocho de kuracistoj legeblas en retejo de Aŭstria Nacia Biblioteko



Notoj

(1) Врачъ estis fondita de Viaĉeslav Manasenin en 1880. Ĝi renomiĝis al Русский Врачъ kaj poste al Врач (laŭ nuna rusa ortografio).

(2) Lingvo Internacia, 6-7 (54-55), junio-julio-1900, p.85.

(3) Vocho de Kuracistoj, n-ro 2 (aprilo 1908), p. 9.

(4) Voĉo de Kuracistoj, n-ro 2 (februaro 1909), p. 18.

(5) Legu, ekzemple, «Kroniko», Voĉo de kuracistoj, n-ro 6 (junio 1910) p-oj: 91-92; Letero de Mikołajski sub rubriko «Komunikaĵoj de TEKA», Voĉo de kuracistoj, n-ro 9 (septembro 1910) p. 143

(6) Dum 1911 VdK sukcese publikigis «Enketo internacia pri partopreno de kuracisto en dueloj». Eroj de tiu etika debato estis elesperantigitaj en Gazette médicale de Paris, Le Courier médical, Le Repertoire de médicine et de chirurgie, La Presse médicale, Rennes médical, Le Scalpel, Le Progres médical, Medizinische Klinik, Prager medizinische Wonchenschrift, Głos Lekarzy, Liječnički Vjesnik kaj Siglo médico.
Laŭ informo en Internacia Medicina Revuo, 1930/2, p. 33, Voĉo de kuracistoj aperis ĝis 1912.

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020