Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Verda aŭroro

2013-02-21

Jiří Vychodil forpasis en Prago la 9-an de septembro 2012. Vychodil, denaske nevidanta, esperantistiĝis en 1954 kaj redaktis dum pli ol 30 jaroj gazeto Aŭroro.

<em>Aŭroro</em>

Ekzemplero de gazeto Aŭroro (fotis CIC en Biblioteko Molera)

Aŭroro estas esperantista gazeto por blinduloj presita en punktsigna alfabeto (Brajlo) en Prago. Ĝi eldoniĝadas ekde la jaro 1920 kaj estas do unu el la plej vivodaŭraj gazetoj en Esperantujo. Aŭroro-n starigis blinda muzikisto Karel E. Macan (1858-1925), kiu tre baldaŭ okazigis kune kun Stanislaw Stejskal (1887-1929) la unuan kongreson de blindaj esperantistoj (1921) en la blindulejo Klar de la bohemia ĉefurbo.

La kongreso havis neatenditan grandan sukceson. Prof. Cart mem direktis la kongreson, kies raporto enketoj pri blindulaferoj en plej diversaj landoj, aperis en dika brajle presita volumo. Poste en ĉiuj jaroj, escepte 1925, samtempe kun la UK okazis la kongresoj de blindaj E-istoj.

Enciklopedio de Esperanto, vol. 1, p. 55 

Aŭroro prunteprenis sian nomon de la unua libro brajle eldonita en ĉeha lingvo Jitřenka (tiu ĉi verko, eldonita en la jaro 1916, jam enhavis etan kurson de esperanto verkita de S. Stejskal). La gazeto naskiĝis kiel kvaronjara aldonaĵo al la ĉehlingva organo de la loka blindulmovado Zora, sur kies paĝoj Stejskal verkis dum 1919 «Esperantan angulon». Aŭroro estis redaktita dum 47 jaroj (1928-1975) de Vuk Echtner (1905-1994), kiu travivis 22-monata enkarcerigo pro sia bahaismo dum la regado de Antonín Novotný.

Sed la disvastigo inter blindulojn de la lingvo internacia elpensita de juda okulkuracisto havas ankoraŭ pli plongan historion.



Harald Thilander kaj Théophile Cart 

La unuaj personoj, kiuj havis ideon propagandi Esperanton inter blinduloj estas tre verŝajne S-ro Thilander kaj Fr-ino Zabilon d'Her.
Al ili devas iri nia unua dankesprimo.
Jam en fino de l'jaro 1901 oni trovas en ilia korespondado aludon pri la rolo, kiun povus ludi Esperanto en la blindula vivado, kaj jam en sama jaro S-ro Thilander, tute nova kaj fervorega adepto, verkas por svedaj kaj anglaj revuoj artikolojn favorajn al internacia lingvo. En komenco de 1902 li skribas al rektoro Boirac du entuziasmajn leterojn, sendante kune por franca problindula gazeto artikolon esperantan, kiun tradukas francen S-ro Boirac. Tiu lasta per siaj amikaj kuraĝigantaj leteroj pliigas la fervoron de Thilander.

Th. Cart: «Raporto de Esperanto inter blinduloj»
Lingvo Internacia, XII-a Jaro, n-ro 1 (157) (januaro 1907)

Per tiuj vortoj komencis Théophile Cart kvar-paĝan artikolon pri la tiama stato de la disvastigo de esperanto inter nevidantaj homoj en Lingvo Internacia en januaro 1907. En la sama revuo, en 1902, P. Ahlberg, sekretario de la Klubo Esperantista de Stockholmo, jam publikigis artikolon «Pri la blinduloj kaj Esperanto», kiu tuj vekis la solidarecon de la Grupeto Esperantista en Samoëns.

<em>Lingvo Internacia</em>, VII-a Jaro, n-ro 3 (75) (marto 1902), p. 41

Lingvo Internacia, VII-a Jaro, n-ro 3 (75) (marto 1902), p. 41

kaj ekigis la monoferadon por helpi la disvastigon de esperanto inter blinduloj.

Jam estis grandaj elspezoj por krei la ilojn necesajn por la presado de Esperantaj tekstoj en skribsistemo Braille, tial ni permesas al ni persekuti niajn samideanojn por helpi al efektivigo de tiu bela entrepreno. 

En somero 1902, Théophile Cart instruis esperanton en la azilo por blindulinoj Frédéric Recordon de la svisa urbo Lausanne.(1) Li tuj vidis en la internacia lingvo ilon por disponigi pli malmultekostan aliron al tutmonda kulturo. La 23-an de septembro, en Genevo, la svedoj Thylander kaj Andersson, la franco Cart kaj J. J. Monnier, direktantino de la blinddomo Recordon interkonsentis pri la sveda propono por fiksi la punktsignan alfabeton de esperanto. Ili atingis la celon almetinte al la signo de la senĉapelita litero ĉiam la saman punkton (en la sesa pozicio) por brajligi la E-literon kun diakritaĵo.

Brajla alfabeto kun esperantaj literoj

Brajla alfabeto kun esperantaj literoj

Tio sufiĉis al Cart por eldoni kaj presigi lian lernolibron Unuaj lecionoj en la franca, angla kaj germana lingvoj per brajla sistemo.  Laŭ Enciklopedio de Esperanto, Cart petis «al ĉiuj reĝinoj de Eŭropo por ricevi apogon kaj financan helpon» por sia filantropia agado. Du reĝinoj respondis al lia peto, Margareto de Svedio kaj Elisabeto (1843-1916), edzino de la rumana reĝo Karolo I. Elisabeto, Elisabeth Pauline Ottilie Luise zu Wied naskiĝis apud Neuwied, en Germanio kaj edziniĝis al Karolo la 1-a, unua reĝo de la dinastio Hohenzollern en Rumanio. Elisabeto, la «esperantista reĝino» estis ankaŭ nekutima reĝino, kiel montras tiun ĉi frazo ŝia:

Respubliko estas la sola racia formo de registaro. Mi neniam povas kompreni tiun ĉi stultularon, ke ili daŭre toleras nin.

Elisabeto, kiu beletre verkis kaj publikigis sub la plumnomo Carmen Sylva, estis la fondinto de Vatra Luminoasă Regina Elisaveta (Luma Hejmo Reĝino Elisabeta). En tiu granda blindulejo instruis esperanton D-ro Gabriel Robin (1869-1911), kiu tre baldaŭ fondis la Rumanan Esperanto-Societon.

PIE

D-ro Gabriel Robin (el la retejo de M. Vochin)

Post la unua disvastigo de esperanto tra blinduloj en Eŭropo kaj Nordameriko, Cart multe varbis en la tiama gazetaro por kunigi dekojn da blinduloj en la 3-a Universala Kongreso en Cambridge. Pri la rezulto, Cart verkis la artikolon «La kongreseto de la blinduloj en Cambridge» en Lingvo Internacia. En la artikolo li oferas citaĵon el Pierre Corret, kiu bone klarigas la gravecon de la UK por la movado de blindaj esperantistoj: «Tiu kongreso estis al geblinduloj ilia Boulogne'a kongreso!»

La 3-a UK en Cambridge (1907)

La 3-a UK en Cambridge (1907)



Esperanta ligilo

En majo 1904, Théophile Cart enmondigis en Parizo la unuan numeron de Esperanta Ligilo, gazeto por la instruo kaj propagando de esperanto per brajla punktskribado. Pri la fulmrapida disvastigado de la gazeto raportis Cart mem en 1907.

Esperanta Ligilo, kiu ekzistas de majo 1904, havas nun pli ol 150 abonintojn el 17 landoj; 32 en Francujo, 20 en Svedujo kaj Norvegujo, 14 en Danujo, 30 en Aŭstrujo kaj Germanujo, 18 en Anglujo, ceteraj en Belgujo, Bulgarujo, Rusujo, Unuigitaj Ŝtatoj, Brazilujo, Ĉilio, Peruo, Meksiko, Egiptujo, Sudafriko, Aŭstralio, Indio.

En somero 1912 Thilander anstataŭis Cart kiel ĉefredaktisto kaj baldaŭ Esperanta Ligilo translokiĝis en Svedio.

Ekzemplero de <em>Esperanta Ligilo</em> kun la brajla alfabeto por esperanto (Skanis CIC)

Ekzemplero de Esperanta Ligilo kun la brajla alfabeto por esperanto (Skanis CIC)

Cent naŭ jaroj poste Esperanta Ligilo ankoraŭ eldoniĝas kaj estas nun la oficiala organo de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj).

LIBE

LIBE celas:

a)   disvastigi la uzadon de esperanto inter la blinduloj kaj viddifektitoj kaj en la agado de iliaj asocioj, institutoj, librejoj, presejoj, konferencoj k.a.;
b)  faciligi la praktikan uzadon de esperanto por blinduloj kaj viddifektitoj per ĉiuj taŭgaj rimedoj: eldonaĵoj, kongresoj, bibliotekoj, informservoj, pagservoj, kursoj, korespondado ktp.;
c)   unuigi la diversnaciajn blindajn kaj viddifektitajn geesperantistojn por frataj kaj komune interesaj interrilatoj;
d)  reprezenti la blindajn kaj viddifektitajn esperantistojn sur internacia kampo, ĉe vidulaj esperantistaj asocioj aŭ oficialaj instancoj.

LIBE kreis en 1983 fonduson Eroŝenko, homaĝe al rusa blinda verkisto Vasilij Eroŝenko (1890-1952),  kiu «celas havigi senpage brajlajn E-librojn al tiuj organizaĵoj (asocioj, bibliotekoj, lernejoj, kluboj) aŭ eĉ individuoj, kiuj bezonas ilin sed pro diversaj kaŭzoj ne povas pagi ilin».

Rilate al brajlaj libraroj menciindas la esperanta biblioteko Karel Macan en Prago.



Nigrepresite

Samkiel la disvastigo de Esperanto okazis ne nur esperantlingve, sed ankaŭ nacilingve. La problemoj de la nevidantoj kaj ilia agado jam de la komenco disvastiĝis ne nur reliefige, sed ankaŭ «nigrepresite». Dum la unuaj jaroj de la 20-a jarcento aperis pluraj verkoj, kiuj defendis la profiton de Esperanto por nevidantoj: Utileco de Esperanto por la blinduloj (1910) el Prezenti Levy, prezidanto de la Esperanta-rondo en la bukuresta blindulejo Vatra Luminoasă, aŭ Inter blinduloj (1907) el Émile Javal. Artikoloj propagandaj ankaŭ publikiĝis en la plej gravaj E-gazetoj, ĉefe en Lingvo Internacia. Edgard Guilbeau eĉ aperigis en kvin partoj la studon «Historio de la blinduloj» en la sama gazeto dum 1903.

En 1925, Thilander ekpublikigis Ligilo-n por Vidantoj. La gazeto celis informi al la esperantistaro pri la agadoj de esperantistaj nevidantoj.  Ĝia loko okupis poste Uabo, oficiala organo de la Universala Asocia de Blindul-Organizaĵoj.

<em>UABO</em>, n-ro 29,

UABO, n-ro 29, jaro 1939 (Fotis Bernardo)



Brajlo kaj Esperanto en la 21-a jarcento

En tiu ĉi 21-a jarcento, kiam novaj helpiloj por nevidantoj kiel Daisyparolsinteziloj (eĉ por Esperanto) rapide disvastiĝas, ankoraŭ validas la vortoj de Karel E. Macan:

La reliefpunkta skribsistemo de Braille kaj la internacia helplingvo Esperanto — jen du donacoj plej valoraj el ĉiuj donitaj iam ajn al la blindularo. La unua ebligis instrui blindulojn, la alia malfermis vojon al la mensoj kaj koroj de blinduloj tra la tuta mondo.

V. Novobilsky: «Ne oftaj jubileoj», Internacia Pedagoga Revuo,  n-ro 1 (oktobro 1970), p. 8



Notoj

(1) «Blinduloj kaj Esperanto en Svislando», Lingvo Internacia, VII-a Jaro, n-ro 19 (82) (oktobro 1902), p 137-138.



Aldonitaj dosieroj

CART, Th.: «Raporto de Esperanto inter blinduloj», Lingvo Internacia, XII-a Jaro, n-ro 1 (157) (januaro 1907)
–– «La kongreseto de la blinduloj en Cambridge»Lingvo Internacia, XII-a Jaro, n-ro 9 (165) (septembro 1907), p 417-419.
DOR, H.: «Internacia Kongreso por la Plibonigado de la sorto de la Blinduloj»Lingvo Internacia, XVII-a Jaro, n-ro 2 (218) (februaro 1912), p. 63-71.
ĤRISTOSKOFF, N.: «D-ro Gabrielo Robin» (nekrologio), Lingvo Internacia, XVII-a Jaro, n-ro 2 (218) (februaro 1912), p. 72-75.
LINGVO INTERNACIA: «Skribsistemo Braille por blinduloj»Lingvo Internacia, VII-a Jaro, n-ro 11 (83) (novembro 1902), p. 153.

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2019