Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Strato Zamenhof 3: Zaragozo

2010-06-29

El la serio Strato Zamenhof

Vidu pli grandan mapon

Klarigoj:
Foto: Lorenzo Noguero
Teksto en stratŝildo: Calle Dr. Zamenhof

En la jaro 1961, la zaragoza urbestraro akceptis nomigi straton laŭ la nomo de la kreinto de Esperanto. Sur la stratŝildo aperis la teksto: «Dr. Zamenhoff». Tiun eraron en la nomo eble influis la tiama kutimo elrusigi kiel -off la tipa finaĵo de rusaj familinomoj -ov (-ов).

La unua (erara) stratŝildo

En 2012, post propono de Lorenzo Noguero, prezidanto de la esperantista grupo Frateco, la zaragoza urbestraro korektis la eraron kaj oficiale ŝanĝis la nomon al Zamenhof.(1)



Esperanto en Zaragozo

Zaragozo estas ĉefurbo de hispana aŭtonoma komunumo Aragono. Ĝi havas preskaŭ 700.000 loĝantojn. En 1908 Emilio Gastón, Rafael Benítez kaj Agustín de Montagud starigis en la urbo la esperantistan societon Frateco, kiu seninterrompe funkciis ĝis hodiaŭ. Inter la unuaj zaragozaj esperantistoj elstaris ankaŭ la medicisto Pedro Ramón y Cajal, juna frato de la nobelpremiito Santiago.

En 1920, Frateco ricevis leteron el la Stiria Esperanto Asocio. Tiu letero rakontis la situacion de centoj da infanoj, kiuj vivis en mizero post la Unua Mondmilito. Frateco instigis la gastigadon en hispanaj familioj de pli ol tricent aŭstriaj geknaboj, kiel rakontas Antonio Marco Botella en Crónicas del movimiento obrero esperantista kaj Un siglo de esperanto en Aragón.

La sekvanta jaro, la urbo gastigis la duan Hispanan Kongreson de Esperanto (dum la frankismo, tie okazis ankaŭ la kongresoj de 1954 kaj 1967). En 1931, Frateco eldonis la unuan numeron de la monata revuo Nia Vivo, kiu aperis ĝis 1936.

Nia Vivo

Jaron antaŭe, en 1930, Frateco duoniĝis kaj naskiĝis Zaragoza Esperantista. Iom poste, oni fondis kelkajn esperanto-asociojn je klara politika aŭ socia identeco, inter ili la anarkiisma Kultura Klubo. Al ĝi aliĝis Fernando de Diego (Guadalajara, 1919-Zaragozo, 2005) en 1933. De Diego estis unu el la plej elstaraj tradukistoj en la E-movado. Li esperantigis verkojn el Baroja, García Márquez, Neruda aŭ Valle Inclán inter aliaj. En 1977, Fundación Esperanto eldonis lian tradukon de la ĉefverko de Cervantes, sub la titolo La ingenia hidalgo Don Quijote de la Mancha. De Diego laboris dum pli ol kvar jaroj en sia vivo-verko la Gran Diccionario Español-Esperanto. La vortaro estis finfine eldonita en 2003 kaj nun ĝi estas konsultebla rete.

Fernando de Diego: Gran diccionario español-esperanto

Dum la Enlanda Milito, esperantistaj asocioj estis fermitaj ĉie en la naciisma zono. Malgraŭ tio, kaj eble pro influo de ĝia prezidanto, la eksmilitisto kaj partiano de la ribelantoj Ramón de Salas (tradukinto de Sangre y arena), Frateco evitis la saman malfeliĉan destinon.

Zaragozo estas nun sidejo de Fundación Esperanto, fondaĵo kreita por kunlabori en la disvastigo de la E-movado en Hispanio.



Notoj

(1) Mi ege dankas al Lorenzo Noguero pro la atentigo pri la nuna stratŝildo. Pliaj klarigoj pri la korektado de la nomo (eĉ letero de Frateco al la urbestraro kaj pria respondo) kaj pri aliaj ZEO-j en Zaragozo oni povas legi sur tiu ĉi retpaĝo.

Ĝisdatigita: 2020-12-19

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020