El la serio Strato Zamenhof
Vidu pli grandan mapon
Foto: Vikipedio
La amsterdama Strato Zamenhof lokiĝas en la norda parto de la nederlanda ĉefurbo ene de kvartalo Vogeldorp, kiu estis starigita fine de la Unua Mondmilito. Oni konstruis la kvartalon kiel ĝardenvilaĝon (tuindorp) por laboristoj inspiritan de brita urba planisto sir Ebenezer Howard (1850-1928).
Ebenezer Howard vojaĝis tre juna al Usono kaj tie konatiĝis kun Walt Whitman kaj Ralph Waldo Emerson. En 1876, li revenis al Anglio kaj eklaboris por firmao Hansard, kiu ĝis hodiaŭ publikigas la debatojn en la angla kaj pluraj anglalingvaj Parlamentoj. Laborante en la Parlamento, Howard sentis sin altirata de socireformaj ideoj. Howard legis verkojn de socialistoj kaj anarkiistoj kaj multe influis lin utopia romano Looking Backward de Edward Bellamy. En la libro, kiu estis vera furoraĵo, la ĉefrolulo estas hipnotigita en la jaro 1887 (la naskiĝjaro de Esperanto) kaj vekiĝas en utopia societo en la jaro 2000. En 1937, amsterdama eldonejo aperigis esperantan tradukon: Rigardante malantaŭen en la jaro 2000.
Originala kaj esperanta eldonoj de la libro de Bellamy
Howard revis pri urboj sen kvartalaĉoj por laboristoj, pri urboj enhavantaj la avantaĝojn de urbo kaj naturo. En 1898, li verkis To-morrow: A Peaceful Path to Real Reform, kiu naskis movadon por ĝardenaj urboj. Pluraj antaŭurbaj kvartaloj kiel Vogeldorp inspiriĝis el la ideoj de Howard.
Diagramoj de la libro de Howard
Ĵus antaŭ la Unua Mondmilito, d-ro Stuhlberger ekfinanciis tre gravan Esperanto-rilatan projekton Parkstadt Esperanto (Parkurbo Esperanto). La celo estis konstrui grandan kvartalon en Munkeno laŭ la ideo de ĝardena urbo de Howard.
la 8-an de Junio de tiu ĉi jaro en München estis fondita nova societo nomita Propaganda Ligo Parkurbo Esperanto.
Tiu ĉi mirindega Societo nun estas okupata per grandioza entrepreno: ĝi alpaŝis al konstruado de... Esperanta urbo! [...]
La konstruita urbo nomiĝas Parkurbo pro tio, ke laŭ la ideo de la entreprenantoj, ĉiu aparta domo estos ĉirkaŭplantita per arboj, kaj tiamaniere ĝi estos garantita kontraŭ fajro, kaj en ĝi ĉiam estos freŝa aero kaj agrabla malvarmeto dum somero.
V. N. Devjatnin: «Parkurbo Esperanto»,
Pola Esperantisto, 9-10 (sep.-okt. 1912), p. 182-183.(1)
Glumarkoj pri Parkurbo Esperanto
Bedaŭrinde, la projekto fiaskis.
En tiu jaro 1912, Howard jam estis esperantisto. Dum la 3-a UK en Kembriĝo, 600 kongresanoj vizitis laboristan ĝardenurbon kaj Howard esperante alparolis ilin:
Amikoj de la juna lingvo! — diris S° Howard. — En la nomo de la amikoj de la juna Urbo mi korege salutas vin. Esperanto kaj la Ĝardenurbo estas ambaŭ enkondukantoj de nova kaj pli alta kondiĉaro — kondiĉaro de paco kaj interkonsento. Plej goje, do, mi volas sciigi al vi, dank’ al nia kara juna lingvo Esperanto, ion pri nia kara juna Ĝardenurbo. Mi tion faras neniel dubante, ke, same kiel Esperanto estas nepre difinita por fariĝi universale komprenata lingvo, tiel ankaŭ la fundamentaj principoj de la ĝardenurba entrepreno estos iam aplikataj en la tuta mondo.
Karl Fuchs: «Al la ĝardenurbo», La Revuo, 1907, p. 142-144.(2)
Eble la esperantisteco de Howard nenio rilatas al tio, sed la nomo de Plaatijzerweg («strato Ferplato») en Vogeldorp estis ŝangita al Zamenhofstraat en 1948 tuj post la sukcesa SAT-kongreso okazinta en Amsterdamo. La konstruaĵoj de kvartalo Vogeldorp estis elpensitaj kiel «portempaj hejmoj», sed ili neniam estis malkonstruitaj.(3) En la jaro 2000 kelkaj domoj de Zamenhofstraat estis alnomitaj urbaj monumentoj.
Poŝtkartoj de la SAT-kongreso en Amsterdamo
Malgraŭ la Universala Esperanto Asocio havas ĝian ĉefoficejon en Rotterdamo ekde la jaro 1955, la zamenhofa lingvo ne tro frue disvastiĝis en Nederlando. Estis Dreves Uitterdijk (1866-1940) kiu verkis la unuan lernolibron por nederlandanoj: Volledig Leerboek der opkomende wereldtaal Esperanto en 1902.
Estis ankaŭ Uitterdijk kiu eldonis kaj ĉefredaktis gazeton La Holanda Pioniro. La gazeto aperis malregule de majo 1902 ĝis 1932 sub gazetkapoj La Holanda Pioniro kaj Holanda Esperanto-Pioniro. Inter la unua kaj la dua epokoj de LHP, publikiĝis Amsterdama Pioniro. Specimena numero de Amsterdama Pioniro estis ĵus enbitigita ĉe Biblioteko Molera.
Amsterdama Pioniro, n-ro 11-12, junio-julio 1908
Uitterdijk, kiu estis kunfondanto de la Holanda Societo Esperantista «La Estonto Estas Nia» (LEEN) en 1905, ankaŭ havas straton je sia nomo en Hago, apud la tiuurbaj Zamenhofstraat kaj Esperantoplein, en kvartalo kun esperanta estoso.
Estraro de LEEN, 1907
En 1948 ne nur okazis la SAT-kongreso en Amsterdam kaj ne nur Plaatijzerweg iĝis Zamenhofstraat, ankaŭ tiujare oni ekinstruis Esperanton en la Universitato de Amsterdamo. De 1997, funkcias en tiu universitato katedro Interlingvistiko kaj Esperanto.
(1) V. N. Devjatnin: «Parkurbo Esperanto», Pola Esperantisto, 9-10 (sep.-okt. 1912), p. 182-183.
(2) Karl Fuchs: «Al la ĝardenurbo», La Revuo, 1907, p. 142-144.
(3) La domoj de Vogeldorp estis elpensitaj kiel portempa solvo kaj maksimume por 35 jaroj. Tamen, la kvartalo daŭre vivas. La komuna bandomo estas nun eta muzeo pri la vivo en la kvartalo.