Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Strato Zamenhof 6: Amiens

2019-05-16

El la serio Strato Zamenhof

Vidu pli grandan mapon

Urbo Amiens (ofte esperantigita kiel Amieno) kuŝas apud rivero Somme en la nordo de Francio kaj havas nuntempe ĉirkaŭ cent tridek mil loĝantojn. Rue Zamenhof (1) estas strateto, inter stratoj Octave Tierce kaj Montesquieu.

Rubriko «Tra la mondo esperantista» en la plej grava tiama esperantista gazeto Lingvo Internacia raportis en 1903 pri la starigo de E-grupo en Amiens.(2) La novaĵeto ankaŭ diskonigis la nomon de la honora prezidanto «S-ro Jules Verne, la ĉie konata verkisto de l'Eksterordinariaj Vojaĝoj».

Lingvo Internacia, n-ro 2 (86), februaro 1903, p. 40

Jules Verne estas laŭdire unu el la kreintoj de la sciencfikcia genro kaj la dua verkisto plej tradukita (post Agatha Christie).(3) Ŝajne li ne scipovis la zamenhofan lingvon, sed sufiĉe konis ĝin kaj eĉ «promesis verki romanon kiu pritraktos la temon esperanto»,(4) kiam Charles Tassencourt kaj Joseph Dalfour proponis al li la honoran prezidantecon de la esperanto-grupo de Amiens.

Pri la propagando por esperanto en Amiens daŭre raportis Lingvo Internacia:

En Amiens la gazeto »Memorial d' Amiens« [...] aperis jam la bonegaj artikoloj de S-ro de Grandchamp, pri kiuj ni raportis en majo. — En tiu sama urbo estis la 6. de junio granda festeno Esperantista sub prezido honora de S-ro Jules Verne, kaj efektiva de S-ro Cart. Dum tiu festeno estas donita medalo oferita de Turing-Klubo al S-ro Delfour, kiu faris kurson de Esperanto en la Industria Societo.

Lingvo Internacia, n-ro 6 (90), junio 1903, p. 132

La libro ekverkita de Verne titoliĝis Voyage d'études kaj esperanto rolis kiel la nuran komunikilon inter francoj kaj afrikaj indiĝenoj. «Vilaĝestro “sidas ĉe la tablo de la guberniestro kaj povis aliĝi al la konversacio kiam ĝi fluis en la lingvo Esperanta”».(5)

Tamen, Verne celis pentri optimisman bildon pri la koloniado en la franca Kongo, sed somere 1903 la franca gazetaro ekraportis pri kruelaĵojn en belga Kongo, denoncitajn ĉefe de la brita ĵurnalisto Edmund Dene Morel antaŭ la brita Parlamento.

Verne mortis la 24-an marto 1905.

Lingvo Internacia, n-ro 7 (115), 1 aprilo 1905, p. 165

István Ertl esperantigis kiel Esplorvojaĝo-n (1994) romanfragmenton de Voyage d'études kaj Abel Montagut eĉ «reverkis» hispane la libron (2016).

La E-traduko de István Ertl kaj la verko de Abel Montagut

La esperanto grupo de Amiens perdis sian tutmondkonatan honoran prezidanton, sed daŭrigis sian aktivadon dum pli ol jarcento.

Esperanto-kursanoj en Amiens, 1932

Notoj

(1) Foto de la stratŝildo el tiu ĉi retejo.
(2) Prezenta prelego pri esperanto okazis la 11-an januaro 1903 en la Industria Societo de Amiens.
(3) «Index Traslationum», UNESCO.
(4) Cornelis Helling: «Jules Verne et l’espéranto», Bulletin de la Societé Jules Verne, n-ro 12 (1969), 69–71.
(5) Abel Montagut: «Jules Verne kaj Esperanto (la lasta romano)», Beletra Almanako, n-ro 5 (junio 2009), 78-95 (p. 80). Tiu ĉi interesega eseo de Abel Montagut aperis unue en tri artikoloj ĉe Libera Folio: «Hezito haltigis romanon de Verne pri Esperanto», «Kruelaĵoj en Kongolando malhelpis al Verne verki pri Esperanto» kaj «Verne patro kaj Verne filo: kien Esperanto malaperis?».

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020