Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Kromvojoj: Neniam estas nur unu vojo

2021-11-09

La 20an Majo 2022 ekiros el Reus nova bicikla konkurso kun esperanta nomo: Kromvojoj. Temas pri ultradistanca itinero tra Katalunio 1.400 kilometroj longa. La totala deklivo estos 24.000 metroj, do, preskaŭ trioble la alteco de monto Everesto (aŭ Ĉomolungmo). La detaloj de la itinero estos baldaŭ diskonigitaj.

Foto: © Tomás Montes

Foto: © Tomás Montes

Intertempe, ĉi sube legeblas la esperantan version de la Kromvoja-manifesto



Manifesto

Kromvojoj celas proponi ultradistancan kaj memstaran bicikladon sur lando kun unikaj trajtoj. Katalunio posedas plej diversajn pejzaĝojn, kunligitajn pere de riĉa reto de kromaj vojoj, kiuj kondukas nin tra historiaj vilaĝoj, kulture plejdiversaj. La partoprenantoj ĝuos do grandnombrajn okazojn trempiĝi en tiu ĉi riĉeco. Finfine, tio estas la plej grava afero por ni.

La esperanta nomo de la evento celas priskribi eblajn kaj malsamajn vojojn. «Kromvojoj» konformas al tio, kion celas pruvi nia projekto. Nia propono, kvankam surbaze de ununura deviga vojo el komenco ĝis fino, alprenas tiun nomon ĉar ĝi fokusiĝas je la esenco: la bicikla komunumo, ĝui propran kaj kunhavigitan sperton.

Kiel parto de la bicikla komunumo, ni pledas por komuna saĝo kaj aparteno al io pli granda, al anaro, kiu kunlaboras, kontribuas kaj plibonigas aliulajn spertojn pere de la nia. Pro tio ni ne altrudos pliajn regulojn ol tiuj de la veturkodo, kiuj estas devigaj.

Kromvojoj estas ejo por kunhavi kaj sin rigardi en la spegulo de fruaj biciklaj aventuroj. Longe antaŭ la starigo de peretapaj biciklaj konkursoj kiel ni konas ilin hodiaŭ, biciklantoj serĉis siajn proprajn vojojn ne tiom por konkuri, kiom por travivi aventurojn. Nun kiam ĉio iras rapidege, ni proponas spacon por malfermi parentezon kaj pedali laŭ via propra ritmo. Sekve, neniu krom vi mem vin premas, do, nur ĝuu vian batalon kaj memoru niajn biciklistajn pionirojn.

Ultradistanca biciklado elprovas nin, igas nin alfronti niajn fantomojn, kontraŭ la doloron, kaj ĝi puŝas nin ĝis niaj limoj. Ĉion tion por atingi la malproksiman finan celon. Tial, foje, la beleco de niaj ĉirkaŭaĵoj povas aperi distordita. Por iomete helpi, ni volas kundividi bazan gvidilon:

1. Ĝuu pedaladi sole
La biciklo estas via aliancano, ĝi veturigas vin, sed ĝi ankaŭ helpas vin vivi, sperti kaj kunhavigi. Dorlotu ĝin kiel ĝi meritas kaj neniam perdu vian rideton.

2. Sentu niajn tradiciojn
Pensu, ke multaj homoj antaŭ vi trapasis la samon. Sentu, ke vi partoprenas la grupon, ke viaj klopodoj estas kundividitaj, kaj daŭrigu: ĉiam estas solvo.

3. Kunhavigu vian sperton ene de la bicikla komunumo
Via sperto estas unika kaj helpos aliajn lerni kaj aliĝi al la aventuro. Kunhavigu, tostu kaj ridu, ĉar kion vi vivas kaj transdonas dependas nur de vi.

4. Respektu la medion kaj la homojn ĉirkaŭ vi
Por niaj ĉirkaŭaĵoj, ni devas esti nuraj spektantoj, do, ne malpurigu nek lasu spurojn, kiujn bezonus la agadon de aliaj por forviŝi ilin. Ankaŭ la homoj ĉirkaŭ ni povas kontribui sian sperton: interagu kun afableco. Ĉiuj homoj estas egalrajtaj, do ni estas maltoleremaj kontraŭ seksismaj, homofobiaj, ksenofobiaj aŭ rasismaj sintenoj. Tial ni postulas respekton por ĉiuj homoj, bestoj kaj la medio.

Fonto: instagram.com/kromvojoj

Fonto: instagram.com/kromvojoj

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2021