Gazetkapo de la 1-a numero de Proleta Voĉo. Biblioteko Molera
NI SALUTAS
Al tutmonda prolet-esperantistaro. Al ĉiuj samcelaj kaj samklasaj organizoj. Al naciaj, internaciaj kaj sennaciaj asocioj laborist-esperantistaj. Ankaŭ estu salutataj tiuj samklasanoj, kiuj nekonscie vegetas en neŭtralaj esperantaj asocioj, kies nevivaj standardoj blankiĝas pli kaj pli ĝis taŭgos nur por kovri verdan kadavron
Proleta Voĉo, 1-a jaro, n-ro 1 (1932-07-10), p. 1
Per tiuj akraj vortoj kontraŭ neŭtrala esperantismo naskiĝis Proleta Voĉo en julio 1932. Tiam la etoso jam estis militema:
1918-1932! [...] Ankoraŭ estas freŝeta la ĝenerala ĝojimpreso okaze de militfino, kvazaŭ ĝi estis la vekiĝo post longege pesega sonĝado... Kaj jam denove alia hombuĉado plej monstra, plej terura kaj malasperiga ol pasintan ekvidiĝas en la horizonto!
Dekkvar jaroj pasis kaj milito revenas.
Proleta Voĉo, 1 (1932-08-10), p. 2
Tiuj vortoj aperas en saluto al Internacia Kontraŭmilita Kongreso subskribita de J. Viladoms, R. Arteu kaj J. Santandreu nome de la Laborista Esperanta-Grupo Antaŭen el Sabadell. Al la manifesto, kies defendo de Sovetunio («konstruanta novan mondon sur cienca, homa kaj egaliga sociordo») estis absoluta, ankaŭ «solidariĝis [...] 15 diverstendencaj organizoj, societoj, grupoj [...] reprezentantaj sume 14.000 anoj».
Delegita karto. Fonto
Temas (malgraŭ tiam oni ne bezonis tion klarigi) pri la Tutmonda Kongreso kontraŭ Imperiisma Milito, kiu okazis en Amsterdamo fine de aŭgusto 1932. La kongreson subtenis intelektuloj kiel Romain Rolland, Albert Einstein, Heinrich Mann, Upton Sinclair aŭ Maksim Gorki. Tamen la ĉeforganizanto estis Willi Münzenberg. Münzenberg agis pro la soveta registaro kaj plej verŝajne li estis ankaŭ ties viktimo en 1940.
Do, la vigleco de la tiama proleta movado (malgraŭ cifertroigo) estas ne dubebla, samkiel estas nedubebla ĝia divido post la skismaj problemoj en SAT kaj la naskiĝo de la komunista Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE) en 1932.
Sennaciulo, 359 (1931-08-20), p. 366
"2a IPE-Kongreso (Lille, 1934), Foto: Vikipedio"
Proleta Voĉo estis presorgano de ĵus starigita Prolet-Esperantista Unio de Iber-Amerikaj Landoj (PUIL). Ĝi publikiĝis dulingve (en Esperanto kaj la hispana) kaj celis disvastigi Esperanton tra proletoj, ĉar tiam SAT havis nur 88 anojn en la iberamerikaj landoj.(1). PUIL defendis la bezonon havi pli da instruistoj kaj eldonis lernolibron.
Proleta Voĉo, 16-19 (novembro [1933]-januaro 1934), p. 4
Tamen, la plimulto de artikoloj de Proleta Voĉo prizorgis diferencigi inter neŭtrala (ankaŭ nomata «burĝa») kaj proleta esperantismo.
«No hay que engañarse», Proleta Voĉo, 16-19 (novembro [1933]-januaro 1934), p. 1
Post la komenco de la enlanda milito en julio 1936, Proleta Voĉo daŭre aperis ĝis februaro 1938. Baldaŭ ekiris ankaŭ aliaj ne-neŭtralaj esperantlingvaj periodaĵoj en la respublika flanko.
Ekde novembro 1936, Luis Hernández Lahuerta eldonis Popola-n Fronto-n en Valencio, tiam ĉefurbo de la hispana respublika registaro.
Unua numero de Popola Fronto (Biblioteko Molera)
En Barcelono, Generalitat (kataluna registaro) eldonis ankaŭ en Esperanto siaj comunicats de premsa (gazetaraj sciigoj). Tiuj folioj multobligitaj estis verko de la Esperanto-fako de la Komisarejo pri Propagando. Ĝi ankaŭ eldonis esperantlingve kelkajn propagandajn afiŝojn.
Du afiŝoj de la Komisarejo pri Propagando
La sciigoj ĉefe atentigis pri la situacio en la batalfronto kaj pri la krimoj de la malamiko. En ĝiaj paĝoj oni ankaŭ promesis (2) eldoni esperante gazeton Nova Iberia. Tiu oficiala organo de Generalitat de Catalunya aperis katalune, hispane, france kaj angle. Finfine tiu promeso fiaskis.(3)
Alia propono aperinta sur la paĝoj de Comunicat de Premsa estis la enkonduko de Esperanto en ĉiuj lernejoj.
Comunicat de Premsa, 24 (1937-10-16), p. 5.
La 17an de aprilo 1937, Comunicat de Premsa, informis pri «la kontraŭfaŝista kunligo de ĉiuj Esperanto-societoj en Barcelona».
En Barcelono sin kunigis propravole ĉiuj Esperanto-societoj sen escepto de iliaj malsamaj politikaj tendencoj, en unu granda Esperanto Kontraŭfaŝista Kataluna Komitato.
La tasko de tiu Esperanto Komitato estas propagandi per la internacia lingvo Esperanto por la Generalitat (Registaro) de Katalunjo, sciigi al la mondo pri la novaj akiraĵoj sur la tereno de Kulturo, Ekonomio kaj Sociala Ordo.
Tiu peresperanto agado de Barcelona Esperantistaro montras gravan rolon de la internacia lingvo en la batalo kontraŭ faŝismo kaj evidentiĝis, ke en la estonto la Internacia Lingvo Esperanto okupos gravan lokon en la kultura kaj socia vivo de nova Katalunujo.
Jaume Miravitlles, la Komisaro de Propagando de la Generalitat de Katalunujo, akceptis la patronecon de la Kataluna Kontraŭfaŝista Esperanto Komitato kaj en sia alparolo li diris: «Mi esperas, ke Esperanto kontribuos al rapida venko super la faŝismo kaj kunlaboros por instali la pacon kaj kulturon en nia lando».
Comunicat de Premsa, 14 (1937-04-17), p. 13
Tiu Esperanto Kontraŭfaŝista Kataluna Komitato aranĝis grandan ekspozicion pri Esperanto en Barcelono de la 1-a ĝis la 12-a de septembro 1937.
Kvindek jaroj de Esperanto. Foto: BNE
Ulo plumnomata Pario, unu el la ĉefaj kontribuantoj de Informa Bulteno, ironie kritikis la ekspozicion:
[O]ni donis al ĝi iom tro oficialan karakteron. K kiel rezulto aperis la unuflankeca organizado de la ekspozicio. La lasta perdis sian popularan, por ne diri antifaŝisman nuancon.
La konferencoj [...] ne substrekis ĝian antifaŝisman celon [...] Grau Casas, temigante pri la disvastigo de Esperanto, babiladis pri ĉiuspecaj religiaj movadaj k sektoj. Aliu paroladis pri Oomoto-movado. K en la lasta konferenca ĥoro kantis la katalunan nacian himnon k la Internacion. Tiele la kataluna nacia himno k la Internacio boamikiĝis...
Certe oni elcerbumis, ke la antifaŝismo esceptas ajnan naciismon, k ke, plie, la naciismo k la religio prezentas la kanvason de la faŝismo.
[...] Mi turnis min al Montserrat, unu el la organizantoj de la ekspozicio k kiu estas ne nur SAT-ano, sed, plie peranto de SAT, tamen kiu portadas la insignon de UEA:
Kam... samideano, vi ne ekspozicias librojn eldonitajn de SAT.
–Ne.
–Pro kio?
–La libroj estas tie en la skatoloj.
–Kial do estas en la skatoloj?
–?!
La unuaj 4 n-roj de Informa Bulteno komence estis ekspoziciataj, sed poste mistere formalaperis senpostsigne. Eble al la nevideblaj anĝeloj, kiuj protektadis la ekspociatajn bibliaĵojn, ne plaĉis tiun insultaĵon k formalaperis ĝin.
Pario: «La Barcelona Ekspozicio», Informa Bulteno, IIa jaro, n-ro 6 (1937-09-25), p. 3
Informa-n Bulteno-n aperadis anakiisma sindikato CNT, la plej grava dum tiuj jaroj. De julio 1937, IB eldoniĝis kiel 8-paĝa presita gazeto. Antaŭe ĝi disendadis kiel ciklostilitan bultenon, sed pri tiuj unuaj numeroj neniu spuro restas.
Informa Bulteno, kompreneble, pli fokusigis siajn artikolojn en la revolucia kaj sindikatisma agado kaj pro tio ofte koliziis kun aliaj gazetojn kiel Popola-n Fronto-n. La plej evidenta ekzemplo okazis pro la hontigaj Majaj Tagoj.
Informa Bulteno, IIa jaro, n-ro 11 (1937-12-10), p. 1
La disvastigo de Informa Bulteno estis sufiĉe granda. Nura spuro pri tio videblas en la lasta numero de la jaro 1937. Tie, sube de la unua paĝo (nekrologa artikolo de Federica Montseny pri la forpaso de astronomo Comas i Solà), legeblas je malgrandaj literoj: «Eldonkvanto 3200».
El la menciitaj gazetoj, tiu kiu dumvivis pli da tempo estis Popola Fronto, kies lasta numero aperis en januaro 1939. Tiam, post la falo de Barcelono, la malvenko de la respublika flanko estis jam neevitebla.
La ĉefartikolo de tiu lasta numero titoliĝis «Jam venos tagoj pli helaj!»
Popola Fronto, 3a Jaro, n-ro 44 (januaro 1939), p. 1
La menciitaj gazetoj jam konsulteblas en Biblioteko Molera:
(1) Sender: «Pri organizo de la profesoraro», Proleta Voĉo, 1 (1932-08-10), p. 2
(2) Comunicat de Premsa, 6 (1937-02-07), p. 5.
(3) Comunicat de Premsa, 13 (1937-04-10), p. 6.