Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Esperantisto el malsana urbo

2021-07-19

La impona Historia Vortaro de Neves kaj Pabst, kiu celas trovi la unuan uzon de ĉiu vorto estas plenplena de kuriozaĵoj. Ankaŭ esperantigitaj propraj nomoj havas lokon en HV (vd. ĉi rilate la klarigon «Ĉu vorto esperanta aŭ alilingva?» sub Lingvaj Notoj kaj Principoj). Do, mi serĉis la nomon de mia urbo.

Barcelono en la <em>Historia Vortaro</em>

Barcelono en la Historia Vortaro

Konciza kaj pensiga ekzemplo. Ĉu vere Barcelono estis la plej malsana urbo fine de la 19a jarcento? Nu, kion signifas la klarigo «Waś E-isto Maj. 1894, 91»?(1) Temas pri citaĵo el artikolo de Józef Waśniewski (1859-1897) en Esperantisto (majo 1894, p. 91). Jen la artikoleto kompleta sub rubriko «El la mondo», Hispanio

Videble la plej malsana urbo estas Barcelono, ĉar laŭ la statistiko de mortoj, donita de la higienistoj, inter 1000 loĝantoj de Edimburgo mortas en jaro 19 personoj, en Londono 20, en Stockholmo 21, en Bruselo 22, en Parizo 23, en berlino 26, en Vieno 26 kaj en Barcelono 31. La kaŭzo de la pli granda mortado estas la kuŝado de la urbo sur marĉa tero. – J. W.

Esperantisto, jaro 5, n-ro 5/6 (53/54), 15ª Majo 1894, p. 91-92

De la 19a jarcento, higienismo celis plibonigi publikan sanon serĉante la kialojn de epidemoj kaj malsanoj. Ĝi tre influis vivmanieron aŭ sporton, sed ankaŭ arkitekturon kaj urbanismon. En Barcelono, la higienisto Pere Felip Monlau publikigis en 1841 la broŝuron «¡Abajo las murallas!» (For la muregoj!). Baldaŭ la forigo de la muroj ebligis la konstruadon de l'Eixample (etendaĵo) kaj tio malaltigis la densecon de enloĝantoj kaj ankaŭ la mortindicon. Tamen, laŭ Esperantisto, la mortado restis terure alta je la fino de la jarcento.

Muregoj de Barcelono

Muregoj de Barcelono

Feliĉe por la barcelonanoj, la mortado daŭre malkreskis dum la 20a jarcento. En Katalunio (2) la mortindico estis 8,5 ‰ en 2019 kaj 10,41 ‰ en pandemia jaro 2020.



Louis Gofflot, la unua esperantisto el Barcelono

Do, min scivolemis la unua uzo de la esperantigita nomo de Barcelona, sed tio ne estas la unua mencio de la urbo en Esperantisto. En la «Adresaro de niaj nunaj abonantoj» aperas:

566. Barcelona, Spanien: Gofflot, Louis, Puerta Ferrisa 3ª

Esperantisto, jaro 4, n-ro 3 (39), 15ª Marto 1893

Gofflot estas ankaŭ la unua esperantisto el Barcelono kiu aperas en la Adresaro (serio XII, homoj kiuj ellernis la lingvon internacian «de la 1ª de Novembro 1892 ĝis la 1ª de Januaro 1893»). Tie li aperas kun la numero 2139 kaj sia senerara adreso (Puerta Ferrisa, 23, Barcelona)

Gofflot, franclingvano, jam estis verkinta broŝuron pri la elparolado de la hispana lingvo en la jaro 1890.

Verko de Gofflot

Lingvistika verko de Gofflot

Baldaŭ (oktobro 1893) li korektis sian adreson (kaj esperantigis sian nomon) por ricevi Esperantisto en Mantes-sur-Seine (nun Mantes-la-Jolie), eble lia devenurbo.

<em>Esperantisto</em>, n-ro 10 (46), 15ª Oktobro 1893, p. 146

Esperantisto, jaro 4, n-ro 10 (46), 15ª Oktobro 1893, p. 146

Tamen, li denove aperas kun sia adreso en strato Puerta Ferrisa (nun Portaferrissa) en la Hispana Jarlibro Esperantista por la jaro 1906.

Kion pli oni scias pri la unua esperantisto el Barcelono? Certe malmulte. Li mendis la «Bibliotekon de la lingvo internacia Esperanto» (1894) kaj voĉdonis kontraŭ reformojn.



Notoj

(1) HV klarigas: «Waś. Diversaj artikoloj kaj tradukoj en La Esperantisto kaj Lingvo Internacia, foje sub la pola, foje sub la germana nomformo, foje sub “J. W.”, kelkaj poste transprenitaj en Liro 93 kaj FK 1903».
(2) Mi ne trovis la datumojn pri la urbo Barcelono, sed sendube nuntempe ili estas tre similaj.

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020