Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Bravo del Barrio, la reformemulo

2012-12-19

Hispanaj amikoj esprimas al ni sian ĉagrenon vidi Esperanton senkreditigatan, en ilia lando, per la ridinda ĵurnalo titolita Esperanto kaj kiu estus tiel bone nomata Ĵurnalo de l'amoj de Sº Bravo del Barrio. Uni el ili skribas al ni sprite: «En la lernejo oni rakontis al ni, ke la herbo ne kreskis plu en la lokoj, tra kiuj estis pasinta la ĉevalo de Atila; kie pasis Sº B., tie la propagando de Esperanto estas neebla...

L'Espérantiste,  n-ro 65 (31 Majo 1903), p. 73 

Tiu ĉi citaĵo el franca revuo L'Espérantiste el la jaro 1903 montras (krom tio, ke senkompata kritikado inter esperantistoj ne estas entute nova afero), ke tiu sinjoro Bravo del Barrio estis almenaŭ polemika personulo en la hispana Esperanto-movado. Tamen oni ne devas forgesi, ke li estis unu el la pioniroj de la internacia lingvo en Hispanio.

Ĝis nun mi malmulte sciis pri Andrés Bravo del Barrio. Li ŝajne naskiĝis en Villarén de Valdivia en la jaro 1865 kaj en 1901 li ekkonis la lingvon de Zamenhof. Nur unu jaro poste, en 1902, Bravo del Barrio naskis la unuan Esperantan gazeton en Hispanio. La revuon li nomis simple Esperanto kaj eldonis ĝin en urbo Santander.

Elŝutu tiun ĉi revuon

La unua numero aperis en marto 1902 en formato 22x16 cm kaj ĝi eldoniĝis almenaŭ ĝis oktobro de la sama jaro (laŭ Takács ĝis 1903). Almenaŭ la 3-a numero estas preskaŭ ekskluzive en la hispana kaj ĝia enhavo aspektas tre bizara. Bravo del Barrio parolas pri siaj politikaj deziroj, pri sia alveno al Santandero («ĉi tien mi venis serĉante meritojn, renomon kaj sufiĉan kapitalon por purigi mian honoron kaj bonnomon perfortitajn») kaj li sendube dediĉas multe da spaco al sinlaŭdo.

La direktoro elstaras sian facilecon por lerni lingvojn kaj ne nur Esperanton:

Lastan 24-an de Aprilon mi ricevis hispanan gramatikon de la lingvo Blua kaj la 25-an je la oka matene mi jam respondis en Bolak, sen vortaro...

Pri la kialoj de la fia kromnomo «Ĵurnalo de l'amoj de Sº Bravo del Barrio», oni ankaŭ povas trovi spureton en tiu 3-a numero:

[...] ĉar estas virinoj kun pli grandaj kapabloj ol la viroj, kaj tiuj ĉi estas kiujn mi ŝatas, ĉar ili komprenas min kaj scios estimi min.

Eĉ la vendstrategio ŝajnas sufiĉe entrudiĝa laŭ la nuntempa vidpunkto:

Tiuj, kiuj ricevos tiun ĉi numeron kaj ne redonos ĝin estos konsiderataj abonintoj kaj devigataj pagi almenaŭ la gazetojn de unu kvaronjaro.

La plej grava esperantista revuo tiuepoka, Lingvo Internacia, unue bonvenigis la novan gazeton:

PIE

Lingvo Internacia, n-ro 4-5, 7-a jaro (aprilo-majo 1902), p. 64.

Sed tuj malfidis la nebrideblan reformemon de Bravo del Barrio, eĉ rilate al la hispana lingvo.

Kun plezuro ni rimarkis ke el la unua paĝo de l'gazeto malaperis la tekstoj skribitaj laŭ nova hispana ortografio. Ni ne estas malamikoj aŭ amikoj de ŝanĝo de la ortografio en nacilingvoj, sed ĉar oni varme disputas pri tiuj demandoj, ni devas zorge eviti miksi Esperanton kun tiaj aferoj.

Lingvo Internacia, n-ro 8,  7-a jaro (aŭgusto 1902), p. 104 

Same kiel la unua lernolibro en la hispana, la unua esperantista gazeto en Hispanio estis tre bizara. Bonŝance, en oktobro 1903, ekaperos La Suno Hispana, nova, pli serioza, grava kaj longviva gazeto dulingva por la propagando de Esperanto.

En tiu jaro 1903 Bravo del Barrio translokiĝis al Madrido, kiel klarigas artikolo pri Esperanto publikigita en ĵurnalo El Día. Laŭ la artikolo li «devis foriri» el Santandero kaj en Madrido «atendas la justicon, kiun li meritas». Laŭ la menciita artikolo, Bravo del Barrio prelegis pri Esperanto en Fomento de las Artes (progresigo de la artoj), kie li starigis fakon pri Esperanto.

En 1907 Andrés Bravo del Barrio kaj Ricardo Codorniu, inter aliaj, starigis la unuan madridan grupon (preziditan de José Perogordo). Samjare, Bravo del Barrio prezentis doktoran disertazion pri la problemo de helpa lingvo internacia («Problema de la lengua auxiliar internacional», Madrid, 1907, 176 folioj, 22 cm) en Universitato de Madrido.(1)

Tamen, ankoraŭ en tiu jaro 1907, Andrés Bravo del Barrio transiris al Ido.

En artikolo subskribita de li en La Vanguardia (1914-07-24, p. 15), Bravo del Barrio parolis pri la Universala Kongreso de Esperanto en Parizo, sed nur por elstarigi la unuan kongreson (konferencon) de Ido, kiun li tiam subtenis. La artikolo enhavas liajn kutimajn neprecizojn –ĝi mencias la neforgeseblan UK en Barcelono el la jaro 1911 (kiu fakte okazis en 1909) aŭ aludas al Ido kiel «litinguo internaciona»– kaj laŭdas la unuan kongreson okazontan en Luksemburgio en septembro 1914. La unua mondmilito malhelpis ambaŭ kongresojn kaj danĝere vundis la du artefaritajn lingvojn.

Sed Bravo del Barrio ne nur studis Esperanton, Bolakon kaj Idon, sed ankaŭ «elpensis» novan lingvon.  Li nomis ĝin Europeo kaj ĝin prezentis en 31-paĝa verketo eldonita en Madrido en 1914.

Europeo

Elŝutu kiel PDF-dosieron

Bravo del Barrio ankaŭ interesiĝis pri la origino de la hispana lingvo en artikolo «El origen del castellano» publikigita en gazeto El Águila (jaro 1, n-ro 7) el urbeto Aguilar de Campoo kaj en la jaro 1920 li proponis nek Esperanton nek Idon nek Eŭropeon sed la hispanan kiel lingvo por la Ligo de Nacioj.



Notoj

(1) La nepublikigita dizertacio konsulteblas en la universitata biblioteko.



Malgranda bibliografio de Andrés Bravo del Barrio

«El origen del castellano», El Águila (Aguilar de Campoo), 1914.
«Problema de la lengua auxiliar internacional», Madrid, 1907, 176 hojas, 22 cm. Nepublikigita doktora disertacio, Universitato de Madrido, fakultato pri filozofio kaj beletro, legita en 1907.
El europeo, lengua internacional facilísima. Gramatiko e krestomatio da Andrés Bravo del Barrio, 31 paĝoj, 15 cm, Madrid, El reformista pedagógico, 1914.



Aldonitaj dosieroj

Revuo Esperanto, n-ro 3 (1902-05-17).
A. Bravo del Barrio: El europeo, lengua internacional facilísima. Gramatiko e krestomatio da Andrés Bravo del Barrio, 31 pág, 15 cm, Madrid, El reformista pedagógico, 1914. (PDF pretigita danke al Biblioteko Molera).
«Hispanujo», L'Espérantiste, n-ro 65 (31 Majo 1903), p. 73. (PDF pretigita danke al Biblioteko Molera).
«El esperanto como lengua internacional», El Día (1903-04-20), p. 2.
A. Bravo del Barrio: «Un congreso. Idioma Internacional», La Vanguardia (1914-07-24), p. 15.

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2019