Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


25 + 100 jaroj estas preskaŭ 125 jaroj

2012-07-11

El puente de Avignon sobre el Ródano

La fama ponto de Avignon

Ĉiuj scias, ke la 26-an de julio oni festos la 125-jarigon de nia lingvo. A. Korĵenkov tre bone klarigas la naskiĝdaton de Esperanto.

Fine, kontrol-ekzempleroj, kiujn en Ruslando oni nomas «signaloj», venis al cenzuristo, kiu devis kompari la tekstojn permesitan kaj presitan kaj permesi ekdistribuon, se la presaĵo laŭis la originalon. Lagodovskij, sen kutima longa traktado, jam la 14an de julio permesis enmondigi la novan libron. Ĉi tiu dato (la 26a de julio 1887 laŭ la Gregoria kalendaro) estas konsiderata kiel la naskiĝdato de l'nova lingvo.

Homarano, p. 71 

En la jaro 1912 la esperantistaro ĝoje festis la 25-jarigon de la lingvo. Tiam, en la Rusa impero oni ankoraŭ uzis la Julian kalendaron kaj ŝajne katalunaj esperantistoj ne harfendadis pri etaj kalendaraj detaloj. Tiel do, la katalunoj solenis la 25-jarigon per festotago en urbo Sabadell dimanĉon la 14-an de julio de 1912.

Matene, ili renomiĝis homaĝe al Zamenhof straton “ronda del Nord” kiel “ronda de Zamenhof”. Temas pri la dua loknomo Zamenhof de la tuta mondo (tuj post la placo Zamenhof en apuda kaj ĉiam rivala urbo Terrassa). Mi especiale ŝatas tion, ĉar ofte uzas “Strato Zamenhof” kiel kromnomo (ekz. en Twitter: @stratozam) kaj ŝatas kolekti stratŝildojn kun la nomo de la kreinto de nia lingvo (maniuloj ni ĉiuj estas, ĉu ne?) Nun estas ankaŭ monumento al Zamenhof sur tiu strato.

La nuna stratŝildo en Sabadell

La nuna stratŝildo en Sabadell

La saman tagon, ĵus antaŭ cent jaroj, oni ludis esperantan teatraĵon en Sabadell. Tamen, mi tion ne sciis. Fakte ĉio okazis hazarde, kiel kutime. Mia edzino menciis esperanton al kolegino kaj ĉi tiu tuj rakontis pri sia praavino kaj ties fratino. Ili estis famaj aktorinoj de antaŭ cent jaroj, sed mi ne konis iliajn nomojn, ĉar mi ne estas fakulo pri la kataluna teatro. La amikino de mia edzino rakontis, ke ili vojaĝis al Parizo en 1914 por ludi en esperanta kongreso kaj devis resti tie dum kelkaj monatoj pro la eksplodo de la unua mondmilito. Mi tiam pensis, ke eble ili partoprenis en la teatraĵo de la 5-a UK en Barcelono en 1909 kaj... jes, ili ĉefrolis. Tion mi malkovris sur la paĝoj de La Revuo (fakte mi jam foje blogis pri la Kvina kaj legis tiun artikolon, sed la nomoj de fratinoj Antonia kaj Emilia Baró kaj tiu de Carles Capdevila, edzo de Emilia, signifis nenion por mi).

Ni ne volas difini rangojn, kompreneble. La fervoro de ĉiuj geaktoroj estis sama, sama estis nia aplaŭdo por ĉiuj. Tamen estu permesite al ni diri, ke S-no Antonia Baró (Mariano) elfluigis larmojn, verajn larmojn, ke S-o Carles Capvilla [Capdevila] (Silvestro) profunde nin kortuŝis, precipe en la tria akto, ke S-ino Emilia Baró (Marianeto) estis amantino vere fatala.

La Revuo (1909), p. 138

Emilia Baró

Emilia Baró (Foto gentileco de A. Aromí)

Poste mi memdemandis pri la ludonta verko en la 10-a kongreso en Parizo. Tion mi trovis en The British Esperantist:

Oni memoras kiel lerte kaj fajre, dum la Kvina, la Barcelona Aktoraro “kreis” la Esperantan “Mistero de Doloro’. La Organiza Komitato interkonsentis kun la sama aktoraro, kiu ludos dum la Deka, ĉe poste fiksotaj datoj. Ĉi tiun fojon klasikaĵon ludos la realistaj artistoj de Adrià Gual, nome “Georgo Dandin” de Molière (pron: Moljèr), en la traduko verkita de nia Majstro. Nedubeble estas, ke la pure Esperanta elparolado kaj perfekta metikapablo de niaj Katalunaj aktoroj igos la prezentadon de “Georgo Dandin” granda propaganda festo kaj kortuŝanta soleno de Beleco kaj Arto.

The British Esperantist, vol X, n-ro 112 (aprilo 1914), p. 69

Mi serĉis informojn pri fratinoj Baró en katalunaj tiuepokaj periodaĵoj kaj trovis interesan novaĵon pri la okazonta homaĝo al la 25-jarigo de esperanto en revuo pri teatro La Escena Catalana. La gazetoteko de La Vanguardia kompletigis la bildon. La 14-an de julio 1912 oni ludis esperante sub la libera ĉielo Mistero de doloro, kiu estis granda sukceso dum la barcelona kongreso en 1909.

Pri ĉio ĉi, plus la hazardaĵo de alia teatra centdatreveno en la franca urbeto kie mi estas nun, la antaŭmilita etoso en revuo Esperanto kaj la neniam okazinta UK en Parizo, kaj ankaŭ pri la rolo de la teatro en Esperantujo, mi blogis hispane.

Cetere, ĉu vi jam scias, ke la venonta spektaklo de Cirque du Soleil havos esperantan titolon?

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020