Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri epokoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglajn jarojn de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis la Encicklopedio-n de Esperanto en la jaro 1933.

LINGVO
[RESPONDO AL DRO PUMPR]

Kara Dro Pumpr!

En mia artikolo (L. M. 1948, pĝ. 26) mi nekontesteble pruvis, baze de la gramatika logiko, ke la substantivon de la PO-esprimo, se tiu substantivo funkcias kiel rekta objekto, oni devas meti en akuzativon. Tiu argumentado estas ĝis nun nerefutita, kaj ŝajne ankaŭ vi opinias ĝin tia, ĉar vi eĉ ne provis ĝin refuti.

Anstataŭ gramatikologika refuto vi rifuzas mian pruvon per tio, ke ties portkapablo ne kontentigas. Ni vidu do viajn ekzemplojn.

1. „La filoj heredis po kelkaj ĉevalojn” – ĉi tie mi tute ne krias „brave, bravissime”. „Kelka” kun sia adjektiva finaĵo ja ne estas duvizaĝa, kiel la senfinaj numeraloj. Tial ĝi ne povas funkcii dumaniere en la sama tempo. Se mi substantivigas ĝin, ĝi ne povas akordiĝi, se mi lasas ĝin adjektiva kaj akordigas, ĝi ne povas alpreni la prepozicion. Oni ricevas „po kelko”. Nun, ĉi tiun oni povas pluformi laŭ la modelo: „sur monto” – „surmonta” – „surmonte”. La frazo do tekstos: „La filoj heredis ĉevalojn pokelke” aŭ „pokelke da ĉevaloj”, aŭ eĉ „pokelkajn ĉevalojn”.

2. Se vi ne malaprobas la frazon: „ili aĉetis du korbojn da pomoj”, ĉu necesas grandanimeco allasi: „ili aĉetis po du korbojn da pomojn”?

3. „Po kelkfoja kisojn” estas malbona, ĉar PO denove staras antaŭ adjektivo. Sed: „ŝi donis al ni po kelkfoje kisojn” – ĉu ne estas neriproĉebla? – Mi ne komprenas, kial vi metas antaŭen la longajn PO-esprimojn (po unusola paro), kaj kial vi poste malaprobas tion. Postmetu ĝin, kaj vi ne havos kion malaprobi.

4. Vi diras, ke viaj ekzemploj sub tiu ĉi punkto estas klaraj, logikaj kaj korektaj. Nu, klaraj ili ja estas (same klaraj estus: „la knabo lernas matematiko”, „la kaprob manĝas herbo”), sed logikaj ili ne estas gramatike, kaj ili ne estos tiaj, dum vi ne pravos, ke mala argumentado estas nelogika. Ĉar se – kiel mi pruvis – PO rilatas al la numeralo, la numeralo, kompreneble ne povas esti ellasita. Cetere, mi formus viajn ekzemplojn jene: Ĉiu filo heredis (unu) ĉevalon – la filoj heredis, ĉevalojn po paro, po duopo, triopo, dujungaĵo. La bona onklino adiaŭis, doninte al ĉiu el ni (unu) kison – doninte al ni po kelkfoje ripetitajn ŝmacajn kisojn. La saĝa reĝo satrigis en ĉiun pordon de sia kastelo kuraĝan soldaton kun halebardo.

En via postskribo lertege vi trovis ekzemplojn kaprompajn. Tamen, la ekzemplon sub a) vi mem solvis. La ekzemplo sub b) estas solvebla same: „La du filoj heredis po kvarono bienon”. „La du filoj heredis pokvaronajn partojn de la bieno”. „La du filoj heredis bienduonon po duono.” La ezkemplo sub c) estas solvebla sammaniere. Krome, estas strange, ke oni tiom respektas la prepozicion PO, kaj oni ne kuraĝas ĝin adverbigi kiel la aliajn prepoziciojn: ties kaŭzo estas eble ĝia nefamiliareco. Tamen, kial ne adverbigi ĝin, kaj diri: „La filoj heredis poe kvinonon de la bieno”?

Via teorio plene fiaskas ĉe la aliaj antaŭnumeralaj prepozicioj, ĉar post ili Zamenhof prefere uzas akuzativon, kaj oni ĝenerale sekvas lian lingvouzon. Via klarigo, ke nome la prepozicioj estas uzate adverbe nur antaŭ numeralo? Krome, mi ripetas, kion mi jam skribis: en „mi vidis tie ĉirkaŭ cent homojn” ĉirkaŭ diras, ke la nombro estis ĉirkaŭ cent, do estas evidente, ke ĉirkaŭ rilatas sole al la numeralo.

Via argumento, ke en la slavaj lingvoj PO ne estas sekvata de la akuzativo, ne estas konvinka, ĉar gramatikan logikon oni povas pretendi de neniu natura lingvo. Kaj estas interese, ke la slavlingvulo Zamenhof tamen hezitis pri la kazo post PO, kaj li diris same bona la akuzativon. Ĝuste tiu hezito de Zamenhof instigis min, ke mi provu solvi la aferon per la gramatika logiko. Cetere, mi ne komprenas, kial oni ne povas akcepti tiun fakton, ke PO rilatas nur al la numeralo: po du = po-du. Eble plej bone estus ligi la numeralon kun PO. Tiam ankaŭ „po-unu pomoj” ne ŝajnus tiel stranga, ĉar evidente „po-unu” estas pli ol unu. Jes, mi proponas, ke en tiaj okazoj, kiam PO enkondukas frazobjekton kun numeralo, oni faru el ĝi distribuan numeral-prefikson. Do: „prenu po-dudek gutojn”, sed „prenu la medikamenton po dudek gutoj”.

Ankoraŭ io pri via voko laŭ Galileo Galilei. Evidente, Galilei, baze de sciencaj pruvoj, asertis ke la Tero moviĝas, dum la aŭtoritato, la Inkvizicio, baze de la tradicio, dekretis alimaniere. Kaj evidente, mi, baze de gramatiklogikaj pruvoj, pledis por la akuzativo, dum vi, baze de la tradicio, min kondamnas, se ne je surŝtipara morto, almenau je bona nokto. Kara Dro Pumpr, ĉu ne mi havas do la rajton ekvoki: „Eppur si muove”.

K. Kalocsay


P. S. Kompreneble, kiuj preferas la tradicion al la logiko, tiuj uzu nominativon: tion neniu al ili volas malpermesi. K. K.


La diskuto pri po