Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri epokoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglajn jarojn de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis la Encicklopedio-n de Esperanto en la jaro 1933.

Permesilo Krea Komunaĵo






Nederlanda esperantisto Roel Haverman enretigis 5 numerojn de Literatura Mondo kiel html-dosierojn en retejo tekstoj.nl, sed bedaŭrinde la projekto haltis antaŭ pluraj jaroj.

Hungara esperantisto István Mészáros kompilis kompletan enhavliston de Literatura Mondo kaj pri la paĝonumeroj de la gazetoj ĉi tie.

Mi uzos tiujn datumojn por baldaŭ aldoni al tiu ĉi retpaĝaro serĉeblan datumbazon de artikoloj, poemoj, eseoj, ktp aperigitaj sur la paĝoj de Literatura Mondo.

Aŭstra Nacia Biblioteko aperigis en sia retejo skanaĵojn de Literatura Mondo kaj aliaj esperantaj revuoj kiel apartajn JPG-dosierojn.

Sur la paĝoj de Literatura Mondo aperis multajn recenzojn de originalaj verkoj. Sten Johansson kompilis pli ol trideko el ili en sia retejo Originala Literaturo Esperanta.