Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri epokoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglajn jarojn de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis la Encicklopedio-n de Esperanto en la jaro 1933.

LINGVO
[RESPONDO AL RETO ROSSETTI]

Kara amiko Rossetti! Pri via alparolo mi ĝojas kiel misiisto pri konvertiĝemulo. Jen, vi konsentas, ke en la esprimo

po unu pomojn

„po unu” kaj „pomojn” ne havas inter si gramatikan rilaton, ĉar oni, laŭ vi, povas prezenti tiun danĝeran frazon jene:

Mi donis al la infanoj po unu (pomo) pomojn.

Aliflanke vi, malpli aŭdaca ol la gramatikulo de mia dialogo, timas apliki la pluralon, logikan kaj konsekvencan laŭ via propra opinio.

Nu, per via konsento kaj per via timo vi pravigas ankaŭ tion, kion vi volas refuti: la „du-vizaĝecon” de unu.

Nome, se unu signifas „unu pomo” ĝi reprezentas ĉi tie krom sia propra nombra senco ankaŭ la substantivon „pomo”, kvazaŭ alprenante ties substantivan vizaĝon. Fakte la numeraloj tre ofte estas reprezentantoj, kaj tiam ili havas tute substantivajn karakterojn, ili povas havi ne nur prepoziciojn, sed ankaŭ adjektivajn epitetojn. Ekz-e: „Li dividis la pomojn, donis unu grandan al Paŭlo kaj du malgrandajn al Petro” Kio okazis ĉi tie? La subslantivo pomo, post sia eliziiĝo, pruntis sian substantivan karakteron, sian „vizaĝon” al la numeraloj.

Aliflanke, ĉar tiu substantiv-vizaĝa „unu” staras senpere antaŭ „pomo”, ĝi ŝajnas ties epiteto pro tio, ke la numeralo antaŭ substantivo havas kutime adjektivan funkcion. Kiel forta estas tiu ŝajno, tion plej bone montras via timo apliki post „unu” la pluralon. Tial mi diris, ke via konsento kaj via timo, kune rekte pruvas la duvizaĝecon de „unu”. Cetere, tiu duvizaĝeco ne devus surprizi anglalingvanon. Jen, rigardu la anglan frazon:

I find ridiculous your hobby of collecting old pipes.

Ĉi tie „collecting” estas impertinente duvizaĝa. Ĝi koketas per sia substantiva vizaĝo kun la prepozicio „ol”, kaj samtempe, per sia verba vizaĝo, ĝi allogas kaj al si ligas la rektan akuzativan objekton „old pipes”. En Esperanto tian frazon:

„Mi trovas ridinda vian amatan ĉevaleton de kolekto malnovajn pipojn”

oni rigardŭs tre malmorala. Sed ĉe la numeraloj, ŝajne oni tamen devas venki sian moralan indignon.

Jes, ĉar mi volas al vi pruvi, ke la adjektiveco de „unu” en la supra frazo ne estas nura ŝajno.

Unue, laŭ mia sento, en la supra frazo eĉ ne temas pri elizio! (En la Plena Gramatiko la problemo estas solvita dumaniere: per elizio en § 215. F. kaj per „duvizaĝeco” en § 215/A. Tiam ambaŭ solvoj ŝajnis al mi akcepteblaj, nun mi pledas nur por la dua.)

Nome, ĉi tie „po unu” ne estas reprezcntanto de „pomo”:ĝia vizaĝo estas ne tiu de pomo, sed ĝia propra vizaĝo, almenaŭ dum „unu” rigardas antaŭen al la prepozicio. Vi diras, ke la numeralo ne povas esti substantiva ekster la matematiko. Sed, kara, ĉu oni povas ignori la matematikon, kiam temas pri nombroj?

Se mi volas diri, ke io havas kvaliton de homo, aŭ apartenas al homo, mi prenas la substantivon homo, kaj faras el ĝi adjektivon homa. Se mi volas esprimi ies nombron, mi prenas numeralon el la matematiko, kie ĝi vivis sian feliĉan substantivan vivon, kaj devigas ĝin funkcii adjektive. La diferenco estas, ke mi ne faras el ĝi adjektivon per -a, sed mi uzas ĝin senŝanĝe: la substantiva du fariĝas adjektiva du. Kaj ĝia venĝo estas, ke ĝi konfuzas nin: post „po” kaj „ĉirkaŭ”, kaj „ĝis” ĝi ludas ambaŭ rolojn: la substantivan kaj la adjektivan. Tiel same, kiel „collecting”, kiu estas la sama formo por „kolektado”, „kolektante” kaj „kolektanta”, ludas samtempe ambaŭ rolojn: la substantivan kaj la verban.

Ĉe la po-esprimo okazas propre tio, ke la numeralo, antaŭ ol fariĝi adjektiv-funkcia, uzas sian substantivecon por tio, ke ĝi alprenas la prepozicion „po”. Per tio ĝi plenumas ankoraŭ matematikan funkcion: distribuon. Nur poste ĝi alprenas sian epitetan rolon, kune kun „po”. Oni povus tion signi jene:

[po unu] pomojn.

Ankaŭ cetere oni povas miksi la matematikan substantivecon de la numeraloj kun ilia epiteta adjektiveco. Ekz-e, en:

kvin plus unu

la numeraloj estas substantivaj nomoj de nombroj. Sed en:

kvin plus kvar homoj

ili, konservante sian malematikan karakteron de nombro-nomo, samtempe fariĝas adjektivaj epitetoj antaŭ „homoj”. Kaj „po unu pomoj” estas tute analoga al:

unu plus unu ... plus unu ...
kvin plus unu homoj

Povas esti, ke pro la subtila senco de „po” ĉio ĉi ne estas ankoraŭ tute klara. Pli bone oni povas lumigi la aferon per „ĉirkaŭ”. Ni rigardu la frazon: „Mi vidis tie ĉirkaŭ tridek homojn”. Vi volas ĝin prezenti jene:

Mi vidis tie ĉirkaŭ tridek (homoj) homojn.

Sed tio estas erara! „Ĉirkau” rilatas nur al „tridek”, al la matematika 30, kaj signas, ke la respektiva nombro estas ne ĝuste 30, sed ĝi troviĝas ie ĉirkaŭ 30, proksime al 30. Tio –ankoraŭ pura matematiko– tute ne koncernas la „homojn”; eĉ se jam nun oni alpensas homojn, „ĉirkaŭ” tuj ne esprimas nombron ĉirkaŭ 30, sed spacon ĉirkaŭ (30) homoj. Do „tridek” ĝis nun, rilate al „ĉirkaŭ”, estas efektiva matematika nombro-nomo, tute mestara nombro, do substantiva. Aliflanke, rilate al „homojn”, ĝi estas epitet-funkcia, do adjektivkaraktera. Kion fari? Ĝi estas duvizaĝa, koketas same ambaŭflanken, kiel „collecting”.

Do mi devas persisti ĉe la ekskluziva ĝusteco de

Mi vidis tie ĉirkaŭ 30 homojn

Mi donis al la infanoj po unu (po du) pomojn

Kaj ili estus la sole ĝustaj frazoj, eĉ se la teorio pri la elizio estus prava (kia ĝi ne estas). Ĉar tiam en:

po du pomoj pomojn

oni nepre devus elizii la vorton „pomoj”, ĉar per tio nenio ja perdiĝus: la substantivo „pomoj” ja restus reprezentata per „du”. Male, se oni elizius „pomojn”, kiun nenio reprezentas, ĝi malaperus senpostsigne kaj per ĝi perdiĝus la rekta objekto de la frazo, ni ricevus frazon stumpan.

Espereble per ĉi tio ni povas fini ĉi tiun diskuton pri „po”, ĉar oni jam komencas min tro envii pro miaj zorgoj.

K. Kalocsay

La diskuto pri po