Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


La biciklo de la esperantisto 14.491

2020-02-04

UEA-Membrokarto de Celestino Escobés

UEA-Membrokarto de Celestino Escobés

Tiu ĉi foto aperas en mia blogero en la hispana Dos oportunidades perdidas. Tiun artikoleton mi verkis antaŭ jam pli ol dek jaroj, sed la ĉi supra bildo daŭre scivoligis min. Ĝi rilatas al du el miaj grandaj pasioj: biciklado kaj Esperanto.

La membrokarto de UEA ŝajnas al mi tute stranga. Unue, ĝi estas multe pli bela ol mia tristega membrokarto.

Mia iama membrokarto de UEA

Mia iama membrokarto de UEA

Jam pli ol jarcento pasis de kiam la tiama direktoro de UEA Hector Hodler subskribis tiun malnovan membrokarton. En la identigilo ankaŭ videblas, sube de busta portreto, la subskribon de la ano: Celestino Escobés. Eĉ pli, la aŭtentikeco de lia subskribo estas certigita de notario de hispana urbo Calahorra. Escobés estis en tiu milita jaro de 1918 la membro 6051.

Sed, tio kio vere surprizigis min estas la spaco je la dekstra parto por enmeti tre strangan datumojn por esperantista asocio (ĉar temas pri UEA kaj ne pri BEMI). La membrokarto havas lokon por:

Speco de l'bicikleto:
Fabrikmarko:
Fabriknumero:
Pezo

Do, la pezo de la biciklo ne estas bagatela afero por biciklistoj, nek hodiaŭ nek en la jaro 1918. Sed, ĉu tiu membrokarto estis la kutima membrokarto en 1918? Mi ne scias. Aliaj membrokartoj, kiujn mi vidis ne enhavas tiujn datumojn por bicikloamantoj.

Mia iama membrokarto de UEA
Mia iama membrokarto de UEA

UEA-Membrokarto de Sid Culbert [kromnomita Plezo M. Volto] por la jaro 1933. Fonto de la bildoj.



Iom pri Celestino

En la jaro 1889, Zamenhof aperigis la unuan adresaron de esperantistoj. Ĝi enhavas la nomojn de la unuaj 1000 homoj kiuj ellernis la internacian lingvon. Tiuj adresaroj aperis ĝis 1909. De tiam, Tutmonda Jarlibro Esperantista nur publikigis nomojn de delegitoj, societoj, ktp.

Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon Esperanto, serio I, 1889 (Foto: ONB)

Celestino Escobés estis sufiĉe pionira esperantisto por aperi sur tiuj adresaroj. Lia nomo estas en la dua parto de la 27a serio kun la numero 14.491. Tio signifas, ke Celestino esperantistiĝis dum la jaro 1906. La libro ankaŭ klarigas lian adreson en urbo Calahorra.

Ankaŭ en 1906, Celestino Escobés aniĝis en la Hispana Societo por Propagando de Esperanto.(1)

Per la libro Calahorra d'antaño de Pedro Gutiérrez Achútegui, ni scias, ke li estis lignaĵisto kaj, dum sia libertempo, li oferis senpagajn kursojn de Esperanto.(2)

Celestino verkis en 1909 (3) libreton pri gramatiko Los participios de un verbo de la lengua auxiliar internacional Esperanto [Participoj en internacia helpa lingvo Esperanto].

Ekde la jaro 1909, Celestino Escobés aperas en la jarlibroj de UEA kiel subdelegito kaj poste delegito. Ĉu li bicikladis aŭ kiu estas la fabrikmarko, fabriknumero aŭ pezo de lia biciklo mi ne scias.

Pri lia forpaso, sciigas nin revuo Esperanto sub rubriko «Niaj mortintoj» en 1923.

S-ro Celestino Escobés, delegito (membro n-ro 6051) en Calahorra (Hispanio) mortis la 7an de januaro. S-ro Escobés estis vera modelo de konstanteco al nia movado, pri kiu li ĉiam entuziasme laboris kaj propagandis. La esperantistaro bedaŭros la malaperon de tiu modesta kaj konvinkita samideano. M. N.

Esperanto, 19a jaro, n-ro 289 (2), februaro 1923, p. 37 (17)



Notoj

(1) La Suno Hispana, Jaro III, n-ro 29 (majo 1906), p. 59
(2) Pedro Gutiérrez Achútegui: Calahorra d'antaño, Calahorra, 1964, p. 23
(3) Gaceta de Madrid, n-ro 238 (1909-08-26), p. 409.





Ni neniam toleros, ke la progreso preterpasu nin

2020-02-02

Dum la unuaj jaroj de Esperanto, la disvastigo de la lingvo celis plurajn profesiajn kaj ŝatokupajn grupojn. Tre baldaŭ la biciklistaro favore ricevis la internacian lingvon. En 1896, la raportoj el Francujo de Louis de Beaufront por la ĵus bakita Lingvo Internacia rakontas la tiurilataj klopodoj.

Gazetkapo de la pria numero de <em>Lingvo Internacia

Gazetkapo de la pria numero de Lingvo Internacia

De Beaufront parolas pri artikolo «Le cyclisme et l'Espéranto» [Biciklado kaj Esperanto] aperonta en la bulteno de la Union Vélocipedique de France. Dum tiuj jaroj biciklado estis tre populara kiel sporto kaj kiel ilo por turismumi kaj la ĵurnalo de La Union Vélocipedique de France havis pli ol 20.000 legantoj.

En tiu artikolo aperas ankaŭ propono por identigi esperantistaj biciklantoj:

Ni pensas, ke por la rolo, kiun ĝi devas ludi, la plej bona kaj oportuna objekto estas ia speco de butono, analogia al tiu de multaj ciklistaj aŭ turistaj societoj. Tiel oni povos enmeti ĝin facile en la butonumon de sia vesto kaj ankaŭ demeti ĝin senpene. Jen estas la priskribo de tiu signo: Sur blanka emajla butono de cirkaŭ du centimetroj da diametro oni vidas, en la centro, verdan steleton kun oraj radioj. Super la stelo oni legas la vorton "Esperanto" skribitan en malgrandetaj oraj literoj. Sub la stelo sin trovas du oraj branĉetoj de olivo, kruciĝantaj per la finoj de iliaj trunketoj, kaj la butono estas rande ĉirkaŭita per ora streketo. Tiel farita, la signo sin prezentas belvida kaj la steleton oni distingas tre bone, kia ajn estas la nuanco de l'vesto. Cetere la oro dolĉigas la krudecon de l'kontrasto, kiu ekzistus sen ĝi, inter la blanka kaj verda koloro. La olivaj branĉetoj, simbolo de paco, sin kunigas feliĉe kun la signifo de l'steleto, simbolo de espero, por fari pli simpatian al multaj homoj la signon, kiun ni proponas al la akcepto de niaj amikoj. La objekto ne kostus pli kare ol unu franko, laŭ fabrikaj informoj al ni donitaj en Parizo. Sed por tio estus necese, ke la mendo atingu la nombron de unu milo da ekzempleroj almenaŭ.

Lingvo Internacia, n-ro 2 (februaro 1896), p. 18

De Beaufront uzas la radikojn ciklist- kaj velociped-, sed nek unu nek la alia estis en la vortostoko de la Unua Libro. En 1902, De Beaufront mem enmetis la radikon bicikl- kaj ankaŭ velociped- en lia vortaro Esperanto-Franca/Franca-Esperanto. Ambaŭ poste eniris la OA1n (Oficialan Aldonon 1) de la Akademio de Esperanto en 1909.

En alia artikolo por Lingvo Internacia, De Beaufront laŭdas la efikecon de la artikolo por la Union Velocipédique de France kaj detalas la mendojn de la emajla insigno. Li ankaŭ klare vidis, ke biciklistoj bezonis «vortareton specialan al ilia sporto».

Laŭ tria artikolo, li petis al Valdemar Langlet

traduki en Esperanton, por l'Union Vélocipédique de France, la terminaron, uzatan en la velocipeda sporto kaj eltiritan el specialaj libretoj de la nomita societo. Kiam tiu vortaro estos preta, ni penos, ke ĝi estu publikigata ne sole en la gazeto de l'Union vélocipédique, sed ankaü en aliaj ciklistaj ĵurnaloj.

Lingvo Internacia, n-ro 3 (marto 1896), p. 35

Tiu terminaro pri biciklado devis esti tute pionira afero:

Kun la velocipeda vortareto komenciĝos la efektivigo de la teĥnikaj leksikonoj, kies bezono jam estas sentata en nia lingvo.

Lingvo Internacia, n-ro 3 (marto 1896), p. 35

Ambaŭ aferoj, kaj insigno kaj vortareto, ŝajne fiaskis. Tamen multe pli bona estis la kunlaboraĵo kun la Touring Club de France.



Esperanto en la Touring Club de France

En januaro 1890, sub la influo de Paul de Vivie, kelkaj homoj kreis klubon, kies celo estis la «disvastigo sub ĉiuj formoj, sed ĉefe la biciklan turismon». Tiuj defendontoj de la tourisme vélocipédique sin nomiĝis Touring Club de France (TCF).

Revue mensuelle de Touring Club de France, 2a jaro, n-ro 1 (januaro 1891), p. 1

La unua artikolo pri Esperanto en la franclingva monata gazeto de TCF aperis la 15an de oktobro 1900. Ĝin subskribis Sehel (kromnomo de Charles Lambert).

+ Legu pli...





Beletraĵoj eltrovitaj 2:
«La sep mortpekoj» (Selma Lagerlöf)

2020-01-20

En tiu ĉi rubriko aperas kelkaj malnovaj literaturaĵoj, kaj originalaj kaj tradukitaj, kiuj estas malfacile troveblaj rete. Ili iam kaj iam prisemas movadajn, disvastigajn aŭ alispecajn periodaĵojn.

Tiu ĉi dua ero aperis en Lingvo Internacia, en 1906, do tri jaroj antaŭ la verkistino, Selma Lagerlöf, iĝis la unua virino Nobelpremiita en Literaturo. Lingvo Internacia estis naskita en 1895 por daŭrigi la laboron de La Esperantisto, pereinta post problemoj kun la rusa cenzuro. Tiam, en aprilo 1906, Lingvo Internacia estis duonmonata gazeto kaj ankoraŭ ne kunvivis kun La Revuo.

La rakonto esperantigita de Paul Nylén kiel «La sep mortpekoj» aperis svede en 1899 sub la titolo «De sju döddssynderna» ene de la rakontaro Drottningar i Kungahälla. Esperantisto ekde la jaro 1892, kunlaboranto de Lingvo Internacia ekde ĝia naskiĝo kaj ties redaktoro de 1897 ĝis 1901, Nylén estis ankaŭ aŭtoro de sveda lernolibro kaj de la unua dulingva vortaro Esperanto-sveda (1897-1899).

Oni povas iel diri, ke Lagerlöf ne estis profeto en sia urbeto. Ŝia unua romano Gösta Berlings saga estis publikigita post venko en beletra konkurso aranĝita de ĵurnalo Idan, sed ĝia tutmonda sukceso ne estus ebla sen la pozitiva recenzo de la tiama tre konata dana literatura kritikisto Georg Brandes.

La unua romano de Lagerlöf

Post la artikolo de Brandes en ĵurnalo Politiken, la verkoj de Lagerlöf kiel renoviganta de la sveda literaturo ĝuis grandan sukceson kaj estis tradukitaj al pli ol trideko da lingvoj.

En 1909, post longa kontraŭstaro de ĝia tiama konstanta sekretario Carl David af Wirsén, la Sveda Akademio alĵuĝis al Lagerlöf la Nobel-premio pri Literaturo:

Per estimo de la alta idealismo, viva imago kaj spirita percepto, kiuj karakterizas ŝiajn skribaĵojn.

Post la Nobel-premio, pluraj verkoj de Lagerlöf estis adaptitaj al la ekrano. Inter ili elstaras, ĝuste, Gösta Berlings saga. En tiu silenta filmo de 1924 brile ĉefrolas tre juna Greta Garbo antaŭ ŝia vojaĝo al Hollywood. La filmo videblas ankoraŭ en YouTube.

Afiŝo de la filmo kaj Greta Garbo sur unu filmero

La unuaj libroj de Lagerlöf esperantigitaj estis La junulino el Stormyr kaj La infanoj de Betlehem. Ambaŭ librojn aperigis Eldona Societo Esperanto elsvedigitaj de Oscar Fronde.

La junulino el Stormyr (1930) kaj La infanoj de Betlehem (1933). El Biblioteko Molera

En 1933, esperanta verkisto Tiberio Morariu interparolis kun Selma Lagerlöf en ŝia hejmo. «Vizito ĉe d-rino Selma Lagerlöf en Vermlando» aperis en la aprila numero de Literatura Mondo.

Kovrilo de la numero de Literatura Mondo, kiu enhavas la artikolon de Morariu

+ Legu pli...





Feliĉan Zamenhof-Tagon!

2019-12-15

Ekiro de la bicikla konkurso dum la 5a UK en Barcelono (1909)

Ekiro de la bicikla konkurso dum la 5a UK en Barcelono (1909)





Nia voĉo. Niaj rajtoj. Nia estonteco

2019-12-10

Infanoj rigardas afiŝon kun Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Fonto de la bildo

Hodiaŭ oni festas la Internacian Tagon de Homaj Rajtoj. La festotago okazas ekde 2004 kaj la ĉi-jara estas dediĉita al la partopreno de la junularo por defendi la homajn rajtojn.

PIE

Nia voĉo. Niaj rajtoj. Nia estonteco

Tri jarojn post la fino de la dua mondmilito, la 10an de decembro 1948, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis kaj aprobis en Parizo Rezolucion 217, t. e., la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj.

Ĝi sekvas kelkajn trajtojn de la Déclaration des droits de l'homme et du citoyen [Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj], leĝa kerno de la atingoj de la franca revolucio de 1789.



H. G. Wells kaj la Sankey Deklaracio

Alia pionira deklaracio, nun preskaŭ forgesata, estas la nomata Sankey Deklaracio pri la Rajtoj de l'Homo, proponita dum la dua mondmilito. La deklaracio prenas sian nomon de la prezidanto de sia redakta komitato, lordo Sankey, sed en tiu komitato ĉiam ĉefrolis la fama angla verkisto H. G. Wells, aŭtoro de The War of the Worlds [La Milito de la Mondoj]. La 23an de oktobro 1939, do, malpli ol du monatoj post la hitlera invado de Pollando, Wells skribis leteron al brita ĵurnalo The Times. Tiu letero ankaŭ enhavis la unuan malneton de nova deklaracio de rajtoj. Wells pridiskutis tiun ideon kun sia amiko Ritchie Calder kaj intencis starigi grandan debaton pri la propono sur la paĝoj de The Times, sed la ĵurnalo rifuzis. Per iniciato de Calder ariĝis komitato (prezidita de Wells) por finpretigi kaj defendi la deklaracion. Finfine, ankaŭ pere de Calder, ĵurnalo Daily Herald, inter la 5a kaj la 24a de februaro 1940, publikigis la finan malneton de Wells kaj iĝis ties diskutforumo. Jam en la unua artikolo, Wells deflankiĝis de la ĉefa propono por ataki la ĉefministron Neville Chamberlain kaj la ministron pri eksteraj aferoj la grafo de Halifax kaj peti iliajn rezignojn. La konfronto minacis la sukceson de la komitato kaj pro tio Calder konvinkis Wells-on cedi la prezidantecon al Sankey.

H. G. Wells The Rights of Man

H. G. Wells (foto G. C. Beresford) kaj la unua eldono de sia verko
The Rights of Man. What are we fighting for, 1940.

+ Legu pli...





Esperantaj Bitoj, 10 jaroj

2019-12-06

La 6an de decembro 2009 ekiris tiu ĉi blogo. Tiam oni festis la 150-an datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof. Mia unuaj blogeroj, ĉefe hispanlingvaj, iom esploris lian vivon kaj verkon kaj la unuajn jarojn de la movado: la unuan E-gazeton aŭ la unuajn grandajn verkistojn en la internacia lingvo.

<em>La Esperantisto</em>

La Esperantisto

Per la hispanigo de La liberiĝo de la juĝisto de Ferenc Szilágyi mi interesiĝis pri la hungara skolo, turniĝinta ĉirkaŭ Baghy, Kalocsay kaj la plej grava literatura gazeto de nia lingvo (almenaŭ miaopinie) Literatura Mondo. Skanado de kelkaj ekzempleroj de tiu revuo propraj kaj el Muzeo de Esperanto de Subirats, permesis al mi kompletigi la bitigadon de 3.148 paĝoj de Literatura Mondo. Granda parto de LM jam estis skanita de Aŭstria Nacia Biblioteko. Tamen mia celo estis tekstorekonadi la bilddosierojn kaj kunigi ilin en facile legeblaj kaj serĉeblaj PDF-dosieroj. Mi pretigis en 2011 retejon Literatura Mondo kiel elŝutilon de ĉiuj numeroj kaj jarkolektoj de la tri epokoj de tiu impona beletra gazeto. La retejo ankaŭ enhavas biografietojn, artikolojn kaj kromaĵojn.

PIE PIE PIE

Kelkaj kovriloj de Literatura Mondo

+ Legu pli...





«Jam venos tagoj pli helaj!»

2019-11-30

PIE

Gazetkapo de la 1-a numero de Proleta Voĉo. Biblioteko Molera

NI SALUTAS
Al tutmonda prolet-esperantistaro. Al ĉiuj samcelaj kaj samklasaj organizoj. Al naciaj, internaciaj kaj sennaciaj asocioj laborist-esperantistaj. Ankaŭ estu salutataj tiuj samklasanoj, kiuj nekonscie vegetas en neŭtralaj esperantaj asocioj, kies nevivaj standardoj blankiĝas pli kaj pli ĝis taŭgos nur por kovri verdan kadavron

Proleta Voĉo, 1-a jaro, n-ro 1 (1932-07-10), p. 1

Per tiuj akraj vortoj kontraŭ neŭtrala esperantismo naskiĝis Proleta Voĉo en julio 1932. Tiam la etoso jam estis militema:

1918-1932! [...] Ankoraŭ estas freŝeta la ĝenerala ĝojimpreso okaze de militfino, kvazaŭ ĝi estis la vekiĝo post longege pesega sonĝado... Kaj jam denove alia hombuĉado plej monstra, plej terura kaj malasperiga ol pasintan ekvidiĝas en la horizonto!
Dekkvar jaroj pasis kaj milito revenas.

Proleta Voĉo, 1 (1932-08-10), p. 2

Tiuj vortoj aperas en saluto al Internacia Kontraŭmilita Kongreso subskribita de J. Viladoms, R. Arteu kaj J. Santandreu nome de la Laborista Esperanta-Grupo Antaŭen el Sabadell. Al la manifesto, kies defendo de Sovetunio («konstruanta novan mondon sur cienca, homa kaj egaliga sociordo») estis absoluta, ankaŭ «solidariĝis [...] 15 diverstendencaj organizoj, societoj, grupoj [...] reprezentantaj sume 14.000 anoj».

Delegita karto. Fonto

Temas (malgraŭ tiam oni ne bezonis tion klarigi) pri la Tutmonda Kongreso kontraŭ Imperiisma Milito, kiu okazis en Amsterdamo fine de aŭgusto 1932. La kongreson subtenis intelektuloj kiel Romain Rolland, Albert Einstein, Heinrich Mann, Upton Sinclair aŭ Maksim Gorki. Tamen la ĉeforganizanto estis Willi Münzenberg. Münzenberg agis pro la soveta registaro kaj plej verŝajne li estis ankaŭ ties viktimo en 1940.

+ Legu pli...





Ceteraj artikoloj

Esperanto, lingvo liberecana (1907) (2019-11) eo
Esperanto, lengua libertaria (1907) (2019-11) es
Strato Zamenhof 6: Amiens (2019-05) eo
Preskaŭ samideanoj (2019-05) eo
BE (1): «La maskfesto de la Ruĝa Morto» (Edgar A. Poe) (2019-02) eo
Humaneco aŭ neŭtraleco: la E-gazetaro dum la dua mondmilito (2019-02) eo
Kiam Clark Gable kantis en esperantista lando (2019-02) eo
La Suno Hispana (1) (2018-12) eo
Pri sagoj, bicklistoj kaj esperantistoj (2018-12) eo
De ciclistas, flechas y esperanto (2018-12) es
Kataluna Esperantisto (3) (2018-12) eo
Oni liberecane preskaŭ-kongresas (2015-04) eo
Kiel denaskuloj (2015-02) eo
Esperanto-klavaro por Windows (2015-02) eo
Nomon eternan al ili (2015-01) eo
Esperanto bibliotekoj por la 21-a jarcento (2015-01) eo
Eĉ guto malgranda (2014-12) eo
Esperanto en Argentino (2014-06) eo
Homoj en ruinoj (2014-05) eo
Kvinjara kverko (2014-05) eo
Reklamoj en esperanto (2014-03) eo
El la origino de la suno (2014-02) eo
Du tomboj sur la landlimo (2014-02) eo
Esperanto ĉe MNAC (2014-02) eo
Kataluna Esperantisto (2) (2014-01) eo
Ĉu sportemaj esperantistoj (2014-01) eo
Nova retejo de Biblioteko Molera (2014-01) eo
Esperantistaj bibliotekoj (2014-01) eo
Ni jam pretas! (2013-12) eo
Kataluna Esperantisto (1) (2013-12) eo
Vortoj por Julia (2013-12) eo
Aĉetu, elŝutu, donacu kaj nepre legu E-librojn (2013-12) eo
La unua seria murdisto de la (pra)historio (2013-11) eo
Migrantaj kartoj (postales itinerantes) (2013-10) es
Strato Zamenhof 5: Bruselo (2013-07) eo
Gràcia parolas esperanton (2013-06) eo
Ovoj, laktoj, faruno kaj socia revolucio (2013-05) eo ca
Ofteco de prepozicioj (2013-05) eo
Esperanto en kataluna gazeto Joventut (2013-05) eo
Galopu jam! (2013-05) eo
Hispanaj esperantistoj ekkongresas (2013-05) eo
Esperanto denove rolas ĉe TV3 (2013-04) eo
La esperanta gazetaro dum la 1-a mondmilito (IV) (2013-03) eo
La esperanta gazetaro dum la 1-a mondmilito (III) (2013-03) eo
La esperanta gazetaro dum la 1-a mondmilito (II) (2013-03) eo
La esperanta gazetaro dum la 1-a mondmilito (I) (2013-03) eo
Verda aŭroro (2013-02) eo
Lernolibro dufoje internacia (2013-02) eo
Al la vorto tra la bildo (2013-02) eo
Bravo del Barrio, la reformemulo (2012-12) eo
Feliĉan Zamenhof-tagon 2012 (2012-12) eo
Tri jaroj, cent blogeroj (2012-12) eo
Pi y Margall, federalista y esperantista (2012-11) es
«Desas leco felo» (2012-11) es
Català i esperanto, llengües de ciència (2012-11) ca
Esperantista vilaĝo (2012-11) eo
Esperanto a Ràdio Vilafranca (2012-10) ca
Papilia efiko (2012-10) eo
Ĉu vi fajfas esperante? (2012-09) eo
125 jaroj de Esperanto (2012-07) eo
25 + 100 jaroj estas preskaŭ 125 jaroj (2012-07) eo
El congreso que nunca fue (2012-07) es
Jen la laŭroj (2012-07) eo
Sen skanilo mi skanas (2012-06) eo
Platero kaj ni (2012-06) eo
Biblioteko Ramon Molera Pedrals (2012-05) eo
Cikloj kiuj ruladas kun la nomo de nia lingvo (2012-05) eo
La plej fundamenta supo (2012-05) eo
A pesar de todo («Spite ĉio») (2012-05) es
Spite ĉio (2012-05) eo
Gigantoj kaj muelejoj (2012-05) eo
La enigma lingvo de Doktoro X (2012-03) eo
Maria, Klara, Teresa, Marie, Marta (2012-03) eo
Magdalena venkas en la Parko (1909) (2012-02) eo
De la Unua Libro al la Guglo-tradukilo (2012-02) eo
Magdalena, campeón en el Parque (1909) (2012-01) es
«Barcelono kuŝas ankoraŭ apud la Mediteraneo» (1909) (2012-01) eo
Timpo, tampo, tompo (2011-12) eo
Feliĉan Zamenhof-Tagon 2011 (2011-12) eo
Naskiĝas literaturamondo.org (2011-12) eo
Dekdu mil Esperanto-libroj en vian hejmon (2011-11) eo
Samloke antaŭ 103 jaroj (2011-11) eo
Dotze mil títols a casa teva (2011-11) ca
Retkatalogo de Muzeo de Esperanto de Subirats (2011-11) eo
Esperantologio (tra densa mallumo) (2011-10) eo
Mia tajloro estas riĉa (2011-07) eo
Lasta adiaŭo al L. L. Zamenhof (1917) (2011-04) eo
Solidareco kun Japanio (2011-03) eo
Virino kaj esperanto (2011-03) eo
La plej ŝika tosto por Esperanto (2011-02) eo
En la katakombo (2011-02) eo
Nova tiparo Zamenhof (2011-02) eo
Esperanto a la malagueña: el curioso libro 36 (1890) (2011-02) es
Esperantujo perdas sian BBC-on (2011-02) eo
Esperantistas en el café Continental (1909) (2010-12) es
#esperanto TT en Esperantujo (2010-12) eo
Feliĉan Zamenhof-tagon (2010-12) eo
La homo kiu en nur du horoj jam povas legi esperante (2010-11) eo
Un esperantista en el Titanic (2010-11) es
Vorto de la tago (palabra del día) (2010-11) eo-es
Neununflanka modernemo (1931) (2010-11) eo
Strato Zamenhof 4: Sant Pau d'Ordal (2010-10) eo
La plej juna tradukistino (2010-10) eo
La traductora más precoz (2010-10) es
Chautauqua, 1909 (2010-10) es
Por vendo en apotekoj (pri la vivo kaj verkaro de Grenkamp) (2010-10) eo
De venta en farmacias (divagación sobre la vida y obra de Grenkamp) (2010-10) es
Nova prezentado de Amics del Museu d'Esperanto de Subirats (2010-10) eo
Congreso Universal en Cuba (2010-07) es
Sin píldoras en vacaciones (memorigilo) (2010-07) es
La enigmática lengua del Doctor X (2010-07) es
Strato Zamenhof 3: Zaragozo (2010-06) eo
Estampas de mayo de 1968 (2010-04) es
De Sant Jordis, quijotes y Don Kiĥoto (2010-04) es
Strato Zamenhof 2: Krakovo (2010-04) eo
Alicio en Esperantujo (2010-04) es
Teclado en esperanto en MacOS (2010-04) es
Pri anasoj kaj ananasoj (2010-04) eo
Feliĉan paskon (2010-04) es
Hat-triko, ktp (2010-04) eo
Strato Zamenhof 1: Barcelono (2010-04) eo
Strato Zamenhof (2010-04) eo
Futbala arto kaj tablofutbalo (2010-04) eo
Petro (2010-03) es
La Faraono (2010-02) es
La krucenigmo de Literatura Mondo (1925) (2010-02) es
La Esperantisto (1889-1895) (2010-02) es
Esperanto por aclamación (2010-02) es
El mes de Augusto (2010-02) es
01022010 (2010-02) eo
Capablanca kaj la marŝloĝanto (2010-01) eo
Esperanta programaro (2010-01) es
Sekvonta (persono) (2010-01) eo
Esperanto y Shoá (2010-01) es
La biblia verde (2010-01) es-eo
La origino de la spesoj (2010-01) es
Ĉu vi volas lerni esperanton? (2010-01) es
Dos oportunidades perdidas (2009-12) es
El esperanto otra vez en vanguardia (2009-12) es
Ĉapelitaj literoj (2009-12) es
El alfabeto del esperanto (2009-12) es
La liberiĝo de la juĝisto (Ferenc Szilágyi) (2009-12) eo
En la mesa de disección (2009-12) es
Aragona Lingvo (E-o-Tago) (2009-12) eo-ar
El 150 aniversario de Zamenhof en la red (2009-12) es
TV Esperanto (2009-12) es
Du fotoj (2009-12) eo
Lázar Márkovich (2009-12) es
Ulica Zielona, 6 (2009-12) es
Acte a la Reial Academia de Medicina de Catalunya (2009-12) ca
Belostok (Białystok), 1859 (2009-12) es
Presentación (2009-12) es

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2019